Postsomera reveno (3-a parto)

Finfine mi sukcesis verki artikolon por “Pola Esperantiso”, do mi povas tuj reveni al blogado. Jen la tria parto de la rakonto. Kaj por tiuj kiuj laste ne vizitis mian retejon mi rekomendas la 1-an kaj la 2-an partojn.

Eble ĝuste dank’ al mistereco de la trajno ni povis tre komforte vojaĝi solaj en kupeo, ĉar simple estis tiom malmulte da homoj. Ni atingis Bratislavon kaj tie mi povis provi, kiom la pola lingvo similas al la slovaka. Mi konstatas, ke ĝi similas sufiĉe por ekscii kiel trafi unue al busa stacidomo, sekve al Modra-Harmónia kaj fine al studenta domo kie okazis ĉi-jare Somera Esperanto-Studado. Tien mi venis bedaŭrinde nur por du tagoj, tamen estis tre agrable. La etoso estis iom alia ol kutime ĉe E-renkontiĝoj. Ĝi ŝajne ankoraŭ ne estis tiom Esperantista, ĉar ĉeestis multegaj novuloj. Dum io kvazaŭ dancvespero, ni eĉ ne sukcesis enkonduki Labambon, ĉar ni tro malmultis kompare kun novuloj ;) Alian vesperon mi venis al la teretaĝo por kontroli kio okazas kaj trovi nian kompanion. Kompreneble mi tuj direktiĝis al drinkejo, sed tie neniu estis. Post iom da cerbumado mi sukcesis elpensi, ke ekzistas gufujo kaj eble ili estas tie. Kaj mi ne eraris ;) Do por mi estis kvazaŭ eta inaŭguro, ĉar mi ŝajne de kelkaj jaroj ne vizitis gufujon dum Esperantaj aranĝoj. Nu, dum IJK en Szombathely mi vizitadis gufujon, sed nur por foriri tra fenestro al tegmento de la konstruaĵo ;) Evidentiĝis, ke ankaŭ en gufujo oni povas agrable pasigi tempon ludante anasĉasadon (kartludo, kiun Paŭlo elprenis de sia senfunda sako ;) ). Sekve al SES venis ankaŭ Marek. En Modra-Harmónia li intencis atingi kaŝujon, do tiam mi akompanis lin. Temas pri geokaŝado, do serĉado de “trezoroj” havante priskribon de kaŝujo kaj ĝiajn koordinatojn. Pri geokaŝado mi antaŭe legis, sed neniam pli frue spertis, do estis ia novaĵo por mi. La serĉado estis tre amuza pro du kialoj. Unue, ni ne havis bonan priskribon kiel atingi la lokon, nur koordinatojn, do ni bedaŭrinde elektis malbonan vojon gvidantan tra arbustoj kaj kampoj. Dua malfaciligo liĝiĝis kun ĵus fortrinkita tuta botelo da bonega loka vino ;) Tamen ni sukcesis atingi la lokon kaj trovi kaŝujon.

Post du tagoj en Slovakio ni veturis jam kun Marek al Brno, kie denove atendis min labora parto de la vojaĝo. Jes, temas kompreneble pri venontjara IJK en Liberec’. Tamen por iom forkuri de temo ligita al laboro mi menciu bongustaĵon troveblan en Ĉeĥio kaj Slovakio. Temas pri “vyprážaný syr” – fritita fromaĝo. Dum vizito en Brno mi manĝis ĝin ŝajne minimume du-foje tage ;) Mi rekomendas ĝin en ĉiu formoj, povas esti en bulko aĉetita en memserva rapidmanĝejo, sed ĝi ankaŭ povas roli kiel ĉefplado de tagmanĝo en restoracio. Do nepre estante en Ĉeĥio aŭ Slovakio provu “vyprážaný syr” :]

Bedaŭrinde tiel finiĝis mia eksterlanda feriado ĉi-somere. Estis tri vere bonegaj semajnoj, kiujn mi volonte senĉese ripetadus, se nur eblus ;)

La rakonto tamen ankoraŭ ne finiĝis, ĉar poste ankaŭ en Pollando mi iom vojaĝis. Do baldaŭ venos la 4-a parto.

~ de LukiZ pri lundo, 6 Oktobro 2008.