Bonvenon ĉe mia blogo!
Do jen fakte mia unua provo lanĉi blogon. Ĝis nun mi neniam kuraĝis fari tion pro malcerto, ke mi kapablos sufiĉe regule redakti ĝin. Tamen foja bezono iel esprimi siajn pensojn pri diversaj aferoj ĉiam instigis min al tio. Kiel la fina istigo rolis mia aliĝo al Ipernity, kies unu el ĉefaj partoj estas ĝuste blogo. Post 2 provaj artikoloj mi decidis, ke Ipernity ne plaĉas al mi kiel blog-sistemo. Do mi esploris aliajn kaj el ĉiuj WordPress ŝajnas la plej kongrua al miaj bezonoj. Mi esperas, ke kiel verŝajne multaj komencantaj blog-verkantoj, tuj post blog-lanĉo, mi ne eksentos subitan malaperon de ideoj, pensoj esprimindajn kaj tiuspeca urĝa bezono. Tamen mi donas al mi mem provepriodon, kiam mi ne tro popularigos ĉi tiun blogon, ĝis kiam mi ne certos, ke mi intencas daŭre redakti ĝin. Inter la ĉefaj temoj pritraktataj en mia blogo certe troviĝos informoj pri E-movadaj aferoj kaj precipe pri agado de Pola Esperanto-Junularo kaj Varsovioa Vento, pri Esperantaj aranĝoj, kiujn mi konorganizas aŭ partoprenas kaj pri miaj Esperantaj vojaĝoj. Certe multan atenton mi donos ankaŭ al politiko. Jes mi scias, ke multaj, post vorto “politiko” klakis ikson, en la supra-dekstra parto de ekrano, sed eble ankaŭ kelkaj reagis tute male ;) Laŭbezone aperos kompreneble ankaŭ aliaj temoj. Do, ŝajne ĉio por la komenco kaj nun mi eku organizi aspekton de la blogo…
Sukceson al via nova iniciato, Lukiz!
Sed pluvizitu nin en Ipernetio.
Amike,
César/ Brazilo
http://www.cesar.dorneles.ipernety.com
http://www.cesardorneles.blogspot.com
Dankon César! Kompreneble mi pluvizitos ipernity kaj informos tie pri novaj enskriboj en mia blogo.
Saluton, Lukiz, kaj gratulon pro la iniciato. Mi esperas ke vi ofte blogos. Por mi politiko estas perfekta temo.
En nuna momento, nur komenton pri la aspekto: bela, sed malfacile legebla. La kombino de koloroj estas iom malkomforta por simpla legado.
Nu, vi mem decidu.
Ĝis baldaŭ!
Ĉu Varsovioa Vento? Kio ĝi estas? ;)
Mi tre ĝojas, ke unu plia blogo en glata Esperanto aperis.
kiam vi ne plu havos ideon por via blogo, vi povos fari fotostriojn. :)