Malfacila ellitiĝo

Jes, ankaŭ mi, verŝajne same kiel multaj havis problebon kun lunda ellitiĝo. Unue por tio, ke lunde mi havas lecionon en la universiatato multe tro frue (je la naŭa, sed universitato foras). Sed dua kaj pli grava ĉi-lunde kialo estis tempo-ŝanĝo. Nokte iner sabato kaj dimanĉo ni perdis unu horon de dormo, kiun ni “rericevos” aŭtune. Tamen la efikoj sentiĝis ĉe mi nur lunde, ĉar ja kompreneble dimanĉe mi tute fajfis pri horo de ellitiĝo ;)

Kiel ĉe ĉiu tempo-ŝanĝo venas la demando: kiucele tio okazas? Efektive neniu vere sias. Ideodoninto celis ŝpari vakson en kandeloj. Tamen laŭ la esploroj farataj de universiatatoj kaj laŭ statistikoj de energi-liverantoj, la efiko estas tute mala. Pro tempo-ŝanĝo ni ne ŝparas energion sed uzas ĝin iom pli multe ol normale. Multajn problemojn tio kaŭzas por trajnoj, aviadiloj ktp. Sekvante amaskomunikiloajn informojn, la afero ŝajnas esti tute simpla. Ĝenerale plej multo de la fakuloj konsentas, ke tempo-ŝanĝo estas stultaĵo kaj valorus ĝin nuligi. Tamen malgraŭ tio ĉiam venkas alkutimiĝo kaj brila argumento, ke “aliaj ankaŭ tiel faras”.

Iel ŝajnas al mi, ke nenio ŝanĝiĝos kaj post jarduono, kaj post jaro, kaj ankoraŭ longe amaskomunukiloj denove publikigos sensaciajn aktualaĵojn pri sensenceco de tiu kutimo…

Advertisements

~ de LukiZ pri mardo, 1 Aprilo 2008.