HELA!
Jes, proksimiĝas jam Humura Esperantista Libera Aranĝo :) Tie ni ripozos, stultumos, plaĝumos, filmumos… Sed ja, kiucele mi skribu pri tio? Simple vidu:
[Ĉi-tie troviĝas la filmeto. Se vi ne vidas ĝin (ekzemple ĉe RSS-fluoj), bonvolu iri al mia blogo.]Plurajn filmojn serĉu ĉe VideoGoogle ;)
ATENTU! HELA celas junularan etoson: agrablan pason de tempo, frenezan ludon dum tago kaj nokto. Se vi bezonas specialan trankvilecon, televidilon aŭ hotelan komforton, ni petas – elektu alian aranĝon!
Detaloj troveblas ĉe HELA.pej.pl
Jes la paĝaro de HELA 2008 jam preskaŭ tute bone funkcias :) Mi invitas aliĝi!