Retradiaj elsendoj de Varsovia Vento
Jam de pli ol 2 jaroj aperas en la reto elsendoj de nia kluba podkasto. Hiraŭ aperis la sekva, do la 34-a. En la elsendo aŭdeblas kompreneble kiel ĉiam iom da movadaj aktualaĵoj kaj salutoj. Pri la okazinta en Beniccasim 4-a Iberia Renkontiĝo Agnieszka interparolis kun Juan Catala. Sed tio ne estas ununura interviuo en ĉi-eldono, ĉar aperas tie ankaŭ voĉoj de Michele Gazzola kaj Wandemberg Ribeiro Morais van Zamenhof. Pri siaj impresoj de traeŭropa vojaĝo rakontas Valle kaj Ben, kiuj antaŭ nelonge vizitis nian klubon. Tamen kiel la plej ĉarma rolas certe interviuo kun Kamil, nia kluba denaskulo, filo de aNuś kaj Tomek. Do mi instigas Vin aŭskulti la 34-an Elsendon de Varsovia Vento.
Por trovi plurajn elsendojn bonvolu iri al paĝaro de Varsovia Vento.
Lastaj komentoj