Demokratiiĝo – ĉu indas?

„Mi esperegas, ke la ŝanĝoj en Belorusio ne okazus laŭeble plej longe. Ĉar «demokratiiĝo» plej ofte signifas kaoson, amasan malriĉiĝon, foje ankaŭ eksterlandan militan enmiksiĝon. Rememoru ĉiujn lastajn okazaĵojn, kiam iu “despota” lando demokratiiĝis…” – tian komenton lasis Slavik ĉe mia antaŭa enskribo „Belorusio vokas helpon”. Ĉu vere estas tiel? Rigardante „lastajn okazaĵojn” per kiuj Slavik verŝajne celis ekzemplon de Irako, oni povas tiel konkludi. Sed ĉu tio signifas, ke la sama scenaro okazus en Belorusio?

Miaopinie tiel ne eblas kompari. Situacioj de Belorusio kaj Irako absolute malsamas. Mi prefere koparus Belorusion al aliaj landoj de la mezorienta Eŭropo, kiuj jam spertis demokratiiĝon kaj nun ni povas vidi, kiel tio efikis. Pollando sukcesis demokratiiĝi en la 1989-a jaro kaj ekonomie komenco estis tre malfacila. Falis multaj ŝtataj entreprenoj, kies funkciado estis simple neracia. Postenojn perdis multaj homoj, kiuj aŭ neniam en sia vivo vere laboris, aŭ ilia laboro ne estis bezonata. Aliflanke aliaj ĝuste dank’ al tio povis utuiligi siajn talentojn aŭ laboremon por vivi multe pli bone ol antaŭe.

Rigardante ĉi ĉion el la ekonomia vidpunkto de post preskaŭ 20 jaroj klare videblas, ke Pollando faris grandegan civilizan paŝon antaŭen. Samo okazis en aliaj landoj de mezorienta Eŭropo. Ĉu en iu ajn el tiuj dekkelk landoj plejmulto de socio bedaŭras demokratiiĝon?

Kaj ja tiuj estas nur ekonomiaj avantaĝoj de demokratiiĝo, ĉar politikaj avantaĝoj almenaŭ por mi ŝajnas memkompreneblaj. Ĝuste tial mi esperas, ke Belorusio sekvos ekzemplon de aliaj landoj de nia regiono kaj baldaŭ demokratiiĝos.

~ de LukiZ pri vendredo, 18 Aprilo 2008.

2 komentoj to “Demokratiiĝo – ĉu indas?”

  1. Slavik verŝajne celis ekzemplon de Irako

    Ankaux gxin, sed certe ne sole. Bombita Serbio kaj la gxis nun multe suferanta tuta socialisma landaro estas pli proksimaj al mi ekzemploj. “Demokratiigxo” ofte signifas drastajn kaj dolorigajn sxangxojn en ekonomia sistemo, liberigxon de ankaux detruemaj fortoj, interetnajn konfliktojn ktp. Eblas vidi tion en signifa plejmulto de la okazoj, kio similas dauxrigon de milito pli ol venkon de racio kaj libero.

    aliaj ĝuste dank’ al tio povis utuiligi siajn talentojn aŭ laboremon por vivi multe pli bone ol antaŭe

    Certe utiligo de friponemo estis pli efika kaj pli ofte uzata por ricxigxi. Vi certe scias, ke Rusio estas nun en la dua loko per la kvanto de miliarduloj: inter tiuj vi apenaux trovos multajn homojn, kiuj ricxigxis per morale tolereblaj rimedoj. Mi ne scias landon, kiu en sia “demokratiigxo” ne travivus periodon de senbrida malordo, en kiu regas krimo kaj trompo: en diversaj lokoj la periodo estas diverslonga, sed mi elkore al neniu deziras gxin travivi.

    nur ekonomiaj avantaĝoj de demokratiiĝo

    Ekonomiaj avantagxoj de demokratiigxo por Belorusio apenaux ekzistas. Gxia ekonomio estas agnoskata suficxe sukcesa. Estas industria, produktanta ekonomio; cxi tie en Rusio ni vidas multajn varojn el Belorusio, kaj homoj sxatas acxeti ilin, cxar ili estas samtempe kvalitaj kaj malpli kostaj. Mi vidis ruslingvan tekston, kiu komparis ekonomian evoluon de Rusio kaj Belorusio dum kelkaj lastaj jaroj — kaj tiu komparo ne faris grandan honoron al Rusio :)

    Ĉu en iu ajn el tiuj dekkelk landoj plejmulto de socio bedaŭras demokratiiĝon?

    Certe en multaj eksaj respublikoj de Sovetio pluraj miloj bedauxras, ecx se ili ne vocxdonas por komunistoj. Oni ne multe sopiras je komunismo, sed certe jes pri stabileco kaj alia valorsistemo, kiu estis tiam.

  2. Bombita Serbio kaj la ĝis nun multe suferanta tuta socialisma landaro estas pli proksimaj al mi ekzemploj.

    Sed ja bombado en Serbio (1998/99) ne rezultis el demokratiiĝo, sed de bataloj inter aremeoj serba kaj kosova. Demokratiiĝo okazis tie preskaŭ du jarojn poste, fine de la 2000-a jaro. Do oni ne povas doni ĝin kiel ekzemplon por postdemokratiiĝa milito.

    “Demokratiiĝo” ofte signifas drastajn kaj dolorigajn ŝanĝojn en ekonomia sistemo, liberiĝon de ankaŭ detruemaj fortoj, interetnajn konfliktojn ktp. Eblas vidi tion en signifa plejmulto de la okazoj, kio similas daŭrigon de milito pli ol venkon de racio kaj libero.

    Ĉu vere tiom “ofte” kaj “en signifa plejmulto de la okazoj”? En nia ragiono kiel ekzemploj rolas dekkelk landoj, kie veniks racio kaj libero. Do kial ne supozi, ke Belorusio sekvus ekzemplon de najbaraj Latvio, Litovio kaj Pollando (Ukrainion mi ne mencias, ĉar ties sukceson aŭ malsukceson oni povos taksi post eble 20 jaroj)?

    Mi ne scias landon, kiu en sia “demokratiiĝo” ne travivus periodon de senbrida malordo, en kiu regas krimo kaj trompo: en diversaj lokoj la periodo estas diverslonga, sed mi elkore al neniu deziras ĝin travivi.

    Ankaŭ mi ne scias. En Pollando tio okazis komence de 90-aj jaroj. Tamen feliĉe tio rapide finiĝis, dank’ al ekonomiaj reformoj (malpopularaj kaj drastaj, sed aliflanke nepraj kaj raciaj) de Leszek Balcerowicz. Vi menciis ekzemplon de Rusio. Tie verŝajne ĝuste mankis tia homo, kiu envivigus ekonomiajn reformojn malgraŭ ilia politika malpopulareco. Do mi tamen al aliaj landoj dezirus tian reforman periodon, ĉar sekvas ĝin multe pli bona realeco.

    Ekonomiaj avantaĝoj de demokratiiĝo por Belorusio apenaŭ ekzistas. Ĝia ekonomio estas agnoskata sufiĉe sukcesa. Estas industria, produktanta ekonomio

    Ĝuste tio estas bona bazo por demokratiiĝo. En la sama situacio estis iam Pollando. Pola Popola Respubliko inter socialismaj landoj estis relative sukcesa ekonomie (kompreneble kompare kun aliaj scialismaj landoj). Liberigita merkato en Belorusio povus sufiĉe rapide fariĝi forta konkurenco por aliaj landoj de la regiono. Ĝi logus eksterlandajn investaĵojn, kiuj vigligus ĝian ekonomion. Se Belorusio ne demokratiiĝos, tian rolon plenumos verŝajne Ukrainio. Salajroj en Pollando, Litovio, Slovakio ktp. ĉiam kreskas, do investantoj devos serĉi novajn merkatojn. Miaopinie grandegan ŝancon por transpreni investantojn havas ĝuste Ukrainio kaj eble ankaŭ Rumanio.

    Certe en multaj eksaj respublikoj de Sovetio pluraj miloj bedaŭras, eĉ se ili ne voĉdonas por komunistoj. Oni ne multe sopiras je komunismo, sed certe jes pri stabileco kaj alia valorsistemo, kiu estis tiam.

    Jes, sed tiuj pluraj miloj ne signifas plimulton. En Pollando kompreneble ekzista tiu “postulema” parto de la socio, kiu sopiras tiel nomatan “malgrandan stabiliĝon” de la socialisma epoko. Do ne tro riĉan, sed stabilan vivon akiratan dank al relative malmulta laboro. Sed ĉu tiu grupo difinu ekonomian sistemon, se signifa plejmulto volas vivi alimaniere?

Komentado estas fermita.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: