Postsomera reveno (1-a parto)
En antaŭa enskribo mi supozis, ke mi denove metos ion ĉi tie jam junie, sed jen kio okais – anstataŭe mi havis someran paŭzon de blogado. Kaj nun resumo de plej gravaj eventoj.
Junio pasis ne tiom agrable, ĉar plenŝtopite de ekzamenoj. Fekaj ekzamenoj, plejparte malsukcesaj. Tio estas bedaŭrinde por mi plej granda malavantaĝo de Esperanto-agado. Tro da okupoj kaj studoj tuj fuŝitaj, jam dua jaro ripetata. Jes ja ĉiam estas mia elekto ĉu mi lernas aŭ faras ion por Eo, sed mi estas tro malforta por elekti lernadon ;) Esperanto ĉiam venkas kaj tion mi iam finfine devas ŝanĝi, ĉar certe ne estus tro bone, se mi estus sukcese forĵetita de la universitato. Unufoje mi jam estis, sed tiam mia ankoraŭ havis ŝancon reveni. Mi revenis, sed la duan fojon oni tion ne permesos. Do mi ne plu havas elekton, dum vintra ekzamensesio mi simple devas sukcesi. Espereble…
Feliĉe post tiu malfacila periodo venis somerferioj, kiujn mi senpacience atendis. Nun mi povas diri, ke estis plej bonaj somerfrioj de kelkaj jaroj. Mi vere ĝuis kaj volus ripeti ;)
Komenciĝis en centra trajnstacidomo en Varsovio, kelkajn tagojn antaŭ forveturo. Ni venis tien por aĉeti biletojn al Budapeŝto. Normale ĉio irus glate, sed ni bezonis 11 biletojn – malsamajn biletojn… Sep homoj kadre de grupa bileto tien kaj reen, du homoj kun unudirekta Sub26-bileto, unu kun rabato por studento de doktorigaj studoj kaj unu kun rabato por fervojista familio. La aĉetado daŭris precize unu horon kaj dek minutojn. Ĉe fino kasistino, kiu dume kelkfoje eraris, jam komencis mallaŭte fivorti. Tamen ni sukcesis aĉeti ĝustajn biletojn kaj post kelkaj tagoj veturi dekunuope al la IJK en Szombathely.
La IJK mem fakte meze plaĉis al mi. Eble pro tio, ke mi estis tro okupita. Okupita de TEJO-komitatkunsidoj, de interparoloj rilataj al IJK2009, al PEJ-E@I-Seminario kaj al ĉiuj similaj aferoj. Aparte tiuj aferoj estas tre bonaj, sed tiel kunigitaj estas tre lacigaj. Ankaŭ mi ne ŝatis, ke kelkaj vere bazaj organizaj aferoj estis ne solvitaj kaj evidentiĝis nesolveblaj ankaŭ dum la aranĝo. Kiel ekzemplo povas roli manko de akvovarmigilo en memzorganetjo. Varmigado de akvo sur elektra kuirilo foje daŭris duonhoron. Bone ke mi almenaŭ havis taŭgajn metalajn ujojn por kuiri, ĉar plejparto de memzorgantoj ne havis. Do mi fariĝis loka centro de manĝilpruntado ;) Tamen mi ankaŭ devas laŭdi, ĉar alia mia peto estis perfekte solvita. Temis pri malhela biero, kiu komence mankis en drinkejo, sed ŝajne de merkredo jam haveblis. Kaj bongustis :)
—
Ĉi-tie mi finas la unuan parton por ne trolongigi la tekston. La dua parto jam pretas kaj eĉ pli longas, do mi aperigos ĝin post kelkaj tagoj. Fakte mi devus verki artikolon por la Pola Esperantisto kaj anstatŭ tio mi malŝparis vortojn por propra blogo ;) Do por PE mi espereble verkos morgaŭ :P
Kaj fine mi ankoraŭ volus danki al Tomio el la Perdita Generacio, kiu iom instigis min reveni al verkado ĉi tie. Agrablas scii, ke iuj tamen legas ;)
Mi kun intereso tralegis vian unuan parton kaj atendas la dauxrigon.