Postsomera reveno (2-a parto)

La unuan parton de la rakonto pri mia ĉi-jara somero mi finis per IJK en Szombathely. Jen la dua parto.

Poste mi iris al MIRO en Kroatio. La mallongigo ĉi-jare signifis Magiverdan Internacian Renkontiĝon. La aranĝo okazis en ĉarma urbeto Duga Resa, en bonega ejo, apud belega rivero kaj, kio plej gravas, kun perfeka kompanio. Estis por mi la plej neforgesebla parto de la somero. Bedaŭrindas, ke ĝi daŭris nur unu semajnon, ĉar tiel mi povus pasigi minimume monaton ;) Dume okazis kelkaj aparte interesaj aferoj. Ekzemple unu posttagmezon mi kun amikino iris promenadi al apudaj montetoj. Ni promenis, promenis kaj finfine kiam ni sukcesis foriri de arbaroj kaj montoj ni rimarkis, ke komenciĝas iu civilizo. Evidentiĝis, ke estis Karlovac, urbo kiu laŭ normala vojo troviĝas 15 kilometrojn for de Duga Resa. Ni promenis ĉirkaŭvoje pli ol 20 kilometrojn. Do, se ni jam atingis komencon de la urbo ni decidis viziti ĝin kaj reveni per vespera buso. Estis tre agrabla ekskurseto, des pli, ke organizitajn ekskursojn mi ne partoprenis pro manko de mono ;) Ankaŭ aparte interesaj kaj fruktodonaj estis longaj bierumadoj kun Rolf, sed pri tio iam poste. Menciindas ankaŭ kulinara festivalo. Ŝajne ĉiuj regulaj partoprenantoj de E-aranĝoj tuj deziras fuĝi aŭdante pri Kultur-Lingvaj Festivaloj, ĉiam preskaŭ la samaj. Sed dum MIRO estis aliel. Tie okazis festivalo, kie oni povis gustumi manĝojn de diversaj landoj. Ni preparis supon – blankan barĉon (baldaŭ mi publikigos recepton) kun ovoj. Mirinde, al mi plej bongustis belga manĝo, florbrasiko kun kolbaso kaj terpomoj, kiu tamen en opinio de belgoj estis farita fuŝe ;) Por la festivalo estis eldonita kuirlibreto kun ĉiuj receptoj. Ankoaraŭ mi ne havis tempon ĝin utiligi, sed iam mi devas provi. Aĥ kaj kompreneble mi devas informi, ke ankaŭ dum MIRO oni sukcesis liveri malhelan bieron. Mia peto estis solvita eĉ pli rapide ol mi supozis, ĉar ene de unu horo ;) Dankegon al la organizantoj, al Tina, Kaja, Dag kaj ĉiuj kiuj helpis al ili. Estis brile kaj neforgeseble. :)

Sekve por 3 tagoj mi iris al Zagrebo, do plilonĝiĝis iomete bona etoso de MIRO. Ja ŝajne triono aŭ eĉ duono de MIRO-partoprenantoj faris same ;) Aparte restis en mia memoro kroata vespermanĝo ĉe Kaja, kie kolektiĝis ĉiuj Esperantistoj ankoraŭ restantaj en Zagrebo. Mi ne memoras kiom da estis, ŝajne pli ol 20. Ĉirkaŭ noktomezo ni ĉiuj iris serĉi klubon en la urbo por distriĝi nokte. Ni vizitis ĉiujn kvar klubojn en la kvartalo. Kaj imagu, ke ĉiuj estis fermitaj ;) Do finfine ni revenis al loĝejo de Kaja kaj tie pasigis nokton. Tiel finiĝis kroata parto de la vojaĝo. Tio estis mia dua vizito en Kroatio kaj mi sincere rekomendas vizit tiun landon. De la unua vizito mi plej bone memoras belegajn urbojn Dubrovnik kaj Split, kaj nacian parkon de Plitvička-lagoj. Post ĉi-jara vizito mi rekomendas ankaŭ Zagrebon, kiu aparte belegas pro malnova urbocentro, en kiu estas nek aŭtoj, nek busoj, sed nur tramoj :) Oni nur devas ege atenti en zagreba trajnstacidomo. Sur anonctabulo kaj en horaro, internacia trajno de Split al Prago aperis kiel iu enlanda trajno, eĉ ne veturanta al la landlimo. Feliĉe kun helpo de Tina ni sukcesis atingi ĝustan vagonon de la mistera trajno ;)

Kaj kompreneble baldaŭ venos la 3-a parto ;)

~ de LukiZ pri mardo, 30 Septembro 2008.

4 komentoj to “Postsomera reveno (2-a parto)”

  1. dankegon lukiZ pro la belegaj vortoj kaj lauxdoj. kaj plej grave ke vi sxatis nian arangxeton kaj kompanion. por sekvontfoje mi promesas malhelan bieron tuj je la komenco… salutoj el bela zagrebo (kiu en ne someraj tempoj tamen iom pli plenas kaj klubej-malfermas… :) )

  2. kial ne raporti plene en Ipernity, anstataŭ meti tien nur eltranĉaĵojn?

  3. @Tina: Ne Vi danku, sed mi pro bonega aranĝo ;)

    @Pŝemek: Foje mi metas tuton al Ipernity, foje nur parton. Mi faras tiel, ĉar mi volas havi komentojn al miaj enskriboj en unu loko (do en ĉi tiu WordPress-blogo). Komence mi blogis ĉe Ipernity, sed ĝi ne plaĉis al mi, ĉefe pro tio, ke nur registritaj uzantoj rajtas komenti. Do mi blogas ĉi tie kaj Ipernity uzas nur kvazaŭ reklamilon por mia blogo. Iom pli pri elekto Ipernity aŭ WordPress mi skribis ĉi tie: http://www.ipernity.com/blog/lukiz/53501.

  4. […] tio estas bona okazo por publikigi recepton, kiun mi “ŝuldas” al la legantoj ;) En la 2-a parto de mia postsomera rakonto mi skribis, ke dum MIRO “okazis festivalo, kie oni povis gustumi manĝojn de diversaj landoj. […]

Komentado estas fermita.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: