Finiĝis la lasta Ago-Semajno…
Pasis jam kelkaj tagoj post fino de AS, do mi po iomete revenas al realeco. Fakte estas iom strage. Ĉi-jara AS estis la plej longa en historio – daŭris 9 tagojn anstataŭ kutima kaj laŭnoma semajno. Tamen ial mi tute ne sentas tion. Tute male – mi sentas kvazaŭ ĝi daŭrus eĉ malpli longe ol kutime. Sed dekomence…
Pri la unua tago fakte malmulton mi povas diri. Kiel kutime dum alventago: akceptado, kisoj, brakumoj, longe ne viditaj vizaĝoj kaj ĉiam audebla krio “Saluuuuuton!”, do ĝenerale pluraj agrablaĵoj. De oficiala malfermo mi laŭeble plej rapide forkuris, ĉar mi malŝatas tiuspecajn solenaĵojn. Des pli kiam mi devas ion diri al mikrofono antaŭ publiko ;) Sekve la interkonan vesperon mi entute ne partoprenis, ĉar daŭris tiam ŝajne preparado de programtabulo. Kaj fakte tiu programtabulo por sekva tago estis fuŝita :/ En organiza ĉambro mi havis ie ankaŭ malnovan version de programo kaj knabinoj preparantaj la tabulon, ne sciante pri tio ŝajne miksis ilin. Do efike aperis en AS-ejo malĝusta programtabulo, kion mi rimarkis nur sekvan tagon matene. Tio kompreneble kaŭzis iom da kaoso, ĉar en junulargastejo mi pendigis la aktualan ;) Feliĉe poste ne plu okazis io tia kaj ni havis ĉiam aktualan programtabulon ;)
El la 28-a menciindas videokonferenco, kiun ni faris kun IS en Germanio kaj KS en Japanio. Fakte kavlito malbonis, de Japanio ni apenaŭ havis bildon, nur poste por iom pli longe sukcesis havi bildon de IS (tamen foje sen sono ;) ), sed ĉiukaze estis tre egrable vidi tiujn, kun kiuj mi ne povis ĉi-foje festi. Por la konferenco mi vestis ruĝan ĉemizon kun informo “Pro mi MIRO mojosas”, kiun mi ricevis de kroatoj. Koran dankon Tina! :) Vesperon ni pasigis en kulturdomo, kie unue okazis prezento de naciaj dancoj kaj similaj aferoj. Ni uzis tie tre interesan organizan trukon por dancigi homojn. La salono konsistis el scenejo kompreneble, granda malplena spaco antaŭ scenejo kaj seĝaro sur balkono. Do post prezento de lokaj dancoj kaj kantoj ni petis ĉiujn suben al la scenejon por fari komunan foton. Ĉiama E-fotisto Ivo restis sur balkono kaj nin prifotis. Nur tiam ni anoncis, ke fakte ni havas ankoraŭ unu surprizon. Al la subsceneja spaco revenis popola grupo kaj ekinstruis ĉiujn danci. Truko evidentiĝis ege sukcesa, ĉar plej granda parto de ĉeestantoj estis instruata kaj evidente ĝuis ;)
La 29-an finfine venis iom da ripozo, ĉar preskaŭ ĉiuj forveturis al iu el 2 ekskursoj, do almenaŭ ĝis posttagmezo estis sufiĉe trankvile. Poste mi jam translokiĝis al klubejo por prepari koncerton de Pafklik kaj Dolchamar. Fakte estis iom ne sufiĉe da tempo, ĉar Pafklik ne sukcesis vere provludi, tamen la koncerto estis tre bona. Tiuj, kiuj partoprenis malborkan AS-on certe rimarkis grandegan evoluon kiun faris Pafklik. Ja ili jam estas post eldono de la unua KD – “Fek al Esperanto”. Sekvis ilin Dolchamar, do ne povis esti malbone ;) Mi kiel rokemulo ege ŝatis. Kaj krom muzikistoj tre bonis la ejo. Estis tie ne nur ĉarma koncerta salono, sed ankaŭ vere perfekta drinkejo. Do oni simple nenion pli bezonis ;) Tuj post la koncerto ni ankaŭ surloke faris iom da diskejo, kiu ne esis tro sukcesa, tamen evidentiĝis ke Dolchamar kaj klubejaj sonteknikistoj (kiuj mem havas rokbandon) deziras plu ludi. Do tiel okazis spontana daŭrigo de la koncerto :)
Sekve venis KLF-tago. Komence ni tre timis, ke homoj havos ne sufiĉe da tempo por prepari standojn, tamen evidentiĝis ke estis tute male. Sub bonega organizado de Saŝenjka homoj faris tion pli rapide ol ni supozis kaj jam dum preparado komencis vagadi tra la salono, viziti la standojn kaj… formanĝi kaj fortrinki tion, kio devus resti por la foira parto ;) Rimarkindas ankaŭ, ke ĉi-jare ni sukcesis komenci ĝustatempe ;) Unue tedega, sed neevitebla malfermo kun ĉeesto de lokaj oficialuloj kaj tuj poste sursceneja prezentiĝo de nacioj. Bedaŭrinde ne ĉion mi vidis, ĉar ofte mi devis foriri por fari ion alian, sed estis preskaŭ kiel kutime. Krom unu kontribuanto, kiun mi eĉ ne volas rememori. Simple hontego. Sekvontjare ni devas demandi aliĝantojn, ĉu ili kapablas kanti ;) Cetere al mi tre mankis Tifen, kiun mi ĉiam ŝategas aŭskulti. Ankaŭ danoj pasintjare ege impresis min kaj ĉi-foje bedaŭrinde ne ĉeestis. Do eble venontjare sukcesos. Post tiu prezentiĝo de nacioj venis foira parto, por kiu mi esperas, ke tamen restis io por manĝi kaj trinki. Mi bedaŭrinde tute ne vidis tion, ĉar dume necesis prepari koncerton. Komence ludis Dolĉamar kaj La Perdita Generacio, do estis multe da konektado kaj ordigado sur scenejo. Fine estis Jomo, kaj do por li jam facilas ĉion organizi ;) Post la KLF mi iris kun amikino al sonreĝisorejo por repreni registrilon. Vojo tien estis tre longa kaj komplika: unue malantaŭ la scenejon, pordo, koridoro, pordo, ŝtuparo, denove kelkaj pordoj kaj koridoroj, sekve tra iu sportejo kaj fine kaŝitaj pordoj en vendejeto. Fakte vojo estus tamen eltenebla, se ne estus dume kelkaj memfermiĝantaj pordoj, kiujn eblas malfermi nur de unu flanko. De la dua mlafermeblas nur per ŝlosilo, kiun ni ja kompreneble ne havis. Do iel ni trafis al ŝtuparo, de kie ne eblis foriri ;) Do ni tuj klopodis telefoni al aliaj amikionoj, por ke ili savu nin. Nur la tria akceptis telefonvokon, sed bedaŭrinde malbone komprenis mian klarigon kaj ne liberigis nin. Feliĉe finfine aperis sonteknikisto, kiu havis bezonatan ŝlosilon kaj ni sukcesis foriri…
La 31-a signifas kompreneble novjaran balon. Preparado al ĝi iris fakte sufiĉe glate kaj multe pli rapide ol pasintjare. Fakte la balon mi neniam iel vere ŝatas, sed ĉi-jare estis aparta afero. Fek’ al nova jaro, ĉar duonhoron poste komenciĝis nova epoko! Se vi ankoraŭ ne scias pri kio temas, simple spektu la filmeton, kiun ni tiam prezentis.
La unua kiel ĉiam estas dorm-tago, do ĝis vespero nenio vere grava okazas. Jes, certe por frenezuloj estis eĉ novjara promeno je la 12-a, sed mi preferis iom ripozi ;) La 1-a de januaro estas la plej bona tago por prezenti Esperanto-aranĝojn okazontajn en la komenciĝanta jaro, do vespere ĝuste al tio ni dediĉis du horojn. Sekvis tion teatra horo kadre de kiu aktoris partoprenantoj de AS, kiuj jam ekde komenco de la aranĝo ĉiutage provludis. Poste venis koncerto de Elena Melnikova, tamen bedaŭrinde ĝuste tiun tagon ŝi perdis voĉon :( Tamen okazis ŝia instrumenta koncerto kune kun Kirill. Iom bedaŭrinde, ĉar mi ege esperis aŭdi ion de Janka Djagileva, sed ja tiukaze eble alian fojon.
La 2-a de januaro fakte ankaŭ estis relative trankvila. Parto de homoj iris al ekskurso, aliaj frekventis tagan programon aŭ vagadis en la urbo. Vespero denove en klubejo, do mi estis pli frue, ĉar necesis prepari ĉion kune kun La Perdita Generacio. Fakte tiam mi ekpensis, ke eble tamen iam mi revenu al ideo fariĝi sonreĝisoro ;) Tiu laboro kun miksotablo, agordigado de sono por ke ĉio estu perfekte fakte tre agrablis. Eble pro tio, ke estis LPG ;) Unue koncertis tamen Georgo Handzlik, kiu vekis intereson ĉefe dank’ al fivortaj kaj ŝercaj kantoj. Sekve okazis prezento de konkursaj poemoj, en kiuj ĉiu vorto komenciĝis per la sama litero. Vere amuzis tion aŭskulti. Krome brilegis poemo de Xose. Ĝiaj vortoj fakte ne komenciĝis per la sama litero, sed ĝi bonege kaj ŝerce priskribis jam poiom finiĝantan Ago-Semajnon. Fine estis koncerto de LPG. Ŝajnas al mi, ke ĝuste ili ricevis la plej grandan aplaŭdegon dum la tuta AS. Tamen ial kaj al publiko kaj al LPG-anoj la koncerto ŝajnis iom mallonga. Do ni interkonsentis, ke tio ankoraŭ ne estu fino ;)
La 3-a denove estis ekskursa, do ankaŭ trankvila. Kelkaj iris montgrimpi al Poludnica, aliaj naĝi en Tatralandia. Mi anstataŭe portis seĝojn al lernejo ;) Por la lasta nokto mi fakte antaŭe planis nenion specialan antaŭvidante, ke pluraj jam devos forveturi, do devus funkcii kinejo, drinkejo ktp. Tamen dume mi faris ŝanĝojn en la programo – forigis kinejon kaj en ĝia ĉambro faris adiaŭan feston. Je noktomezo komenciĝis sekva kaj miaopinie la plej bonega koncerto de La Perdita Generacio. Estis simple magie. Ne estis tie scenejo, do ili ludis, kantis kaj dancis kune kun publiko. Kaj fakte ankaŭ tion, kion la publiko mendis. Kreiĝis vere nekredeble intima etoso. Mi eĉ iom ludetis kun ili dum “Malantaŭen”. Mi ne bone memoras, kiel nomiĝis la instrumeno. Ŝajne Karin diris “kazuo”. Temas pri iu interesa fajfilo al kiu oni devas kanti por fari la sonon ;) Du kandojn kune kun LPG prezentis ankaŭ Pafklik. Tamen ŝajne la plej interesa estis Labambo. Tomio fakte ne vere sciis kiel ludi, sed Richard diris la kordojn kaj funkciis! Kreiĝis eta rondo en kiu eĉ Tomio daŭre ludante gitaron kunlabambumis ;) Estas vere malfacile priskribi etoson de tiu lasta nokto. Oni simple devas sperti por kompreni tiun magiecon…
La 4-a… Ehh… Fuŝa tago – mi ne ŝatas forveturtagojn :P Salutado la unuan tagon estas multe pli agrabla ol adiaŭado la lastan. Krome multegas tiam laboro. Kaj finfine venas tempo forveturi. Fakte ankaŭ ĉi-tie estis iom da surprizoj. La tagon antaŭ fuŝiĝis nia aŭto, do necesis reveni unue buse al Krakovo kaj sekve trajne al Varsovio. Do kiam mi matene la sekvan tagon atingis hejmon mi tuj iris dormi. Bedaŭrinde mi tradormis lecionojn en universitato, kiuj komenciĝis ej la 14-a, sed tiam por mi tutegalis, ĉar mi ĉiukaze ne vere volis ilin partopreni ;) Anstataŭe mi vespere esperantumis ĉe komputilo kaj aŭskultis LPG-n por pludaŭrigi etoson de ĵus finiginta lasta Ago-Semajno…
Mi estis en la Ago-Semajno. Tio estis mia unua renkontiĝo. Kaj ĝi plaĉi min. :) Kaj via artikolo estas bona, sed mi ne komprenas ĉiaj vortoj (mi estas komencanto :DDD). Sal’
Koran dankon pro la komento! Mi jam supozis, ke homoj forgesis pri mia blogo, samkiel mi iom forgesis (kaj fakte ne vere havis tempon) skribi en ĝi. Mi ege ĝojas, ke AS plaĉis al Vi :)
Nu, iuj, eble, forgesis pri via blogo, aliaj nun ĝoje ĝin malkovras. :)
Dankon, kara, pro la bonega artikolo. Ĝi donas kompletan imagon pri la aranĝo. Kaj mi ĝojegas pri partoprenintoj, ĉar ĝi ŝajne bone pasis (tiel oni al mi rakontas :)).
Saluton Dianeĉka :) Ĉu vere oni favore rakontas? ;) Do mi ĝojegas :) Kaj petas detalojn :P
Bone vi rakontis pri aranĝo sed mankas unu aferon – vi skribis nenion pri ĉaj! Kion diri nun… JES ;)
Jes fakte Vi tute pravas! Mi forgesis pri Tatranski Ĉaj (Tatra teo), do le plej furora drinkaĵo dum AS. Ĝi estas tre bongusta – milda kaj iom dolĉa, tre (tro) facile drinkebla kaj… 52-procenta ;) Tamen ĝi nur komencas serion de tiuj “teoj”. La dua estas Goralsky Ĉaj, do 62-procenta Montarana Teo. Kaj la tria estas 72-procenta Zbojnicky Ĉaj, do Montarrabista Teo. Nur tiun lastan mi ankoraŭ ne provis ;)
dankegon por via rakonto…. ankaux mi cxeestis la lastan AS-n…. kaj mi ne povas kasxi iom da malgxojo por la eko de tiu tiel nomata “nova epoko”…
bone… ni vidos…
Kara LukiZ! Mi legas kun intereso viajn post-ASajn rakontojn. Do, por mi estis kaj la unua kaj la lasta, sed cxiuokaze tute bela sperto! Mi ankaux tre sxatis la lastan nokton; la etoson, la homojn kaj vian solajxon dum “Malantauxen” :-) Elkorajn dankojn por la arangxo!
@Nigra Barono
Al mi tiu nova epoko donas grandan esperon kaj etusiasmon. Mi persone kaj pluraj miaj konatuloj delonge atendis tion. Precipe tiuj, kiuj apartenas al organizaj teamoj de ambaŭ aranĝoj kaj pro evidentaj kialoj ne povas kune festi novjaron. Tamen ja tempo montros kiel tio funkcios – mi kredas ke bonege, des pli ke estos en la sama loko kiel IJK2005 :)
@Karin
Ahh… tiun lastan maginokton mi ĉiam memoros :) Mi esperas, ke neniu sonregistris tiun “Malantaŭen” ĉar fakte por bone ludi tiun instrumenton (kiel ĝi fakte nomiĝas?) oni unue devas kapabli kanti. Tion mi ne scipovas, do certe sonis terure ;) Tamen espereble iu almenaŭ fotis tion, por ke mi poste povu montri al genepoj, ke mi iam ludis kun LPG ;)
Mi malkovris vian blogon kaj mi ŝatis ĝin multe. Mi ŝatas vian verkadon kaj ofte vizitos ĝin! Dankon pro tiaj belaj rakontoj kaj spertoj!