KLAKU.net ne plu ekzistas
Antaŭ momento mi intencis afiŝi ĵus aldonitan blogenskribon ĉe paĝaro KLAKU.net. Tamen anstataŭe mi vidis komunikon, ke ĝuste hodiaŭ ĝi ĉesis funkcii:
Estimata, la projekto KLAKU.net finas hodiaŭ. Rimarkeblas ke ĝi jam ne utilas kaj pro tio la projekto perdas sian sencon.
Dum pli ol du jaroj ni multe ĝuis legante politikaĵojn, humoraĵojn, artikolojn pri arto, pri lingvoj, pri historio, pri esperantaj renkontiĝoj, ktp.. kaj ni ankaŭ amuziĝis konstruante per libera programaro internacian ilon por la esperanta blogaro. Laŭ ni, tiu ĉi projekto estis bona platformo por ke la blogistoj disvastigu facile iliajn artikolojn al aliaj blogistoj pere de la paĝaro kiel faras Digg.com, Meneame.net, Wykop.pl, ktp.
Ni bedaŭras ke aliaj ttt-ejoj ne helpis disvastigi la ilon, esperantista paĝaro, stabila, tre alloga kaj eĉ sen komerca propagando. Pro tio, do, ne multaj blogistoj uzis kaj konis la projekton. Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.
Jen la lasta vido al la paĝaro.
Ĝis la revido!
Fina perdo de KLAKU.net
11an de februaro 2009.
Ehh… Bedaŭrinda afero, almenaŭ por mi kaj aliaj uzantoj. Kial ĝi ne plu funkcios? Tion mi ne vere komprenas. Ja estis uzantoj. Certe ne multegaj, kiel ĉe ĉiu Esperantista projekto, sed tamen estis. Nu, eble la projekto ankoraŭ reviviĝos. Ni vidos…
Pri la temo raportas ankaŭ Libera Folio:
Klaku.net faris sian lastan klakon
http://www.liberafolio.org/2009/eksklaku/
[…] mi informis ĉi tie, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Bedaŭrinde samo okazis ankaŭ kun mondakalendaro.org. Do, hodiaŭ mi kontaktiĝis kun Joan por […]
Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro « LukiZ said this on ĵaŭdo, 12 Februaro 2009 at 4:04
[…] unu semajno en la blogo mi informis, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Sekve la novaĵon disvastigis interalie Libera Folio en la artikolo “Klaku.net faris sian […]
KLAKU.net funkcias denove! « LukiZ said this on merkredo, 18 Februaro 2009 at 4:04