Rusoj pri la Ronda Tablo en Pollando
Informo laŭ la Pola Presagentejo.
Kiel „preskaŭ idealnan modelon de teknologio por atingi nacian interkonsenton en kriza situacio” taksis merkrede ĵurnalo Vedomosti la polan Rondan Tablon* el la 1989-a jaro.
La moskva gazeto atentigas, ke „al ambaŭ flankoj de la diskuto pri estonteco de ilia komuna ŝtato sufiĉis prudento kaj politika kulturo, por komenci dialogon kaj doni al la okazaĵoj pacan karakteron”.
Laŭ Vedomosti, “tiu sperto povas utili por Rusio, se sociaj kaj politikaj tremoj, ligitaj kun distrofio de demokratio kaj profundigo de krizo, kondukos al kresko do socia streĉo”.
„De poloj eblas lerni toleremon. Tamen la leciono montras ankaŭ tion, ke por dialogo necesaj estas du respondecaj flankoj” – montras la ĵurnalo.
Laŭ Vedomosti, „Historio de la Ronda Tablo rolas tamen ne nur kiel leciono, sed ankaŭ kiel reala historia ekzemplo”.
“Verŝajne tiun vojon – de la politika dialogo de reala aŭtoritato kaj reala opozicio ĝis liberaj balotoj – pli aŭ malpli frue devos transiri ankaŭ Rusio. Se kompreneble eventualaj flankoj de la dialogo ne volos perdi ŝancon por evoluo” – atentigas la gazeto.
Vedomosti rimarkas ankaŭ, ke „simila sperto okazis ankaŭ en Sovetunio: de dialogo de komunistoj kun demokrataj fortoj ĝis elekto de delegitoj por la Kunveno de Popla Deputitoj marte de la 1989-a jaro, kiam komunismaj kandidatoj devis dividi aŭtoritaton kun opozicio”.
„Ĉu la historio ripetiĝos?” – demandas la ĵurnalo kaj aldonas: „Kaj ja kion fari, se por starigi demokration necesas dufoje puŝi butonon Enter?”
Mi tute ne mirus legante tion en iu pola ĵurnalo aŭ alia amaskomunikilo de plene demokratia ŝtato, sed legi tion de la rusa gazeto estis tre interese. Tamen eĉ pli interese estus ekscii vian opinion…
* La Pola Ronda Tablo – imterparoloj de la aŭtoritatoj de la Pola Popola Respubliko, opozicio kaj eklezio en la unua duono de la 1989-a jaro, de kiuj komenciĝis paca politika transformiĝo de Pollando
Vedomosti ne estas kiu ajn rusa gazeto, sed unu el la plej altkvalitaj kaj liberaj Moskvaj eldonaĵoj. Tie vi povos legi ankaŭ multajn aliajn aferojn kiuj vin surprizos.
Ne kredu, ke en Rusio ne ekzistus kelkaj relative liberaj amaskomunikiloj. Tute alia afero estas, ke la opinioj esprimitaj en tiuj amaskomunikiloj havas nenian rilaton al la oficiala politiko, kaj neniel povas influi ĝin.
Dankon pro la klarigo. Mi ĵus trarigardis aliajn artikolojn aŭ iliajn partojn atingeblajn en la pola lingvo. Kaj jes, rimarkeblas, ke ili tute ne kongruas kun opinio de rusaj aŭtoritatoj. Do kompreneblas, ke Vedomosti havas neniun influon al oficiala rusa politiko. Tamen fakte pli gravas ĉu ĝi havas influon al socia opinio, al homoj? Ja 73 mil eldonataj ekzempleroj (se mi bone komprenis ruslingvan vikipedion) ŝajnas ne vere impresa.