Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro

Klaku.net
Hieraŭ mi informis ĉi tie, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Bedaŭrinde samo okazis ankaŭ kun mondakalendaro.org. Do, hodiaŭ mi kontaktiĝis kun Joan por ekscii detalojn de la decido. Lige kun permeso disvastigi lian respondon, mi publikigas ĝin ĉi tie:
Saluton kara,
KLAKU.net kaj MONDAKALENDARO.org ne cxesis pro manko da loko en serviloj, pro manko da mono, ktp… Mi simple atendis ke la domajnoj mortas sed mi havis tion en la kapo de antaux iom da tempo. Temas pri ia perdo da iluzio kaj energioj. Sed unue, legu por kompreni min iomete.Ambaux projektoj estis kreitaj de antaux pli ol du jaroj, mi provis diversajn sistemojn dum monatoj (Plone, SPIP, diversaj php-ajxojn miaj, Pligg kaj fine Drupalo). Multaj noktoj provante, konfigurante, gxuante. Sed mi suficxe faris kaj refaris.
Post diversaj petoj, kelkaj homoj helpis min komence en la tradukoj al multaj lingvoj (japana, okcitana, hebrea, ktp), helpo kaj kritikoj en la dezajno, ktp.Mi ecx acxetis 200 t-cxemizojn de KLAKU por gajni iom da mono por pagi pli bonan servilon (la servilo ne estis rapida kaj sociaj pagxaroj indas rapidecon). Nur tri personoj acxetis t-cxemizojn :-( …sed ne gravas, estis mia volonta projekto kaj kiam oni havas iluziojn ne ekzistas obstakloj.
Komence multaj homoj estis interesitaj kaj partoprenis sendante artikolojn, arangxojn, ktp… la projektoj funkciis solaj kaj estis utilaj.
Sed cxio malkreskis rapide. Iom post iom la uzantoj malaperis, semajnon post semajnon, monaton post monaton, la projektoj malkreskis. Kaj ne gravas, tio kutime okazas en ttt-pagxoj kaj cxefe en malgrandaj lingvaj komunumoj.Pro tio, do, mi studis kaj pensis multajn strategiojn. Mi plibonigis la CSS-an dezajnon. Mi aldonis lemon amuzan ‘via demokratia amaskomunikilo’ kaj ‘cxio kaj cxie’. Mi aldonis liberan formularon por ke aliaj komputilistoj kunlaboru kaj helpu kreskigi la projektojn, mi kreis retposxtojn por ke cxiuj sentu liberaj skribi komentojn kaj kritikojn. Mi aldonis propagandon (senpagan) de esperanto-projektoj kiel Gazetejo, Drupalo.org, Vinilkosmo, ktp… sed ne multaj uzantoj kunlaboris. Nur du personoj skribis iam.
De tempo al tempo mi skribis artikolojn pri ambaux projektoj en katalunaj pagxaroj, en hispanaj gazetoj, en la vikipedio, en esperantaj projektoj, ankaux iomete mi prelegis, ankaux mi faris propagandaj afisxoj kaj disdonis dum la IJK Sarajevo, ktp… sed neniu parolis pri la projekto, neniu kunlaboris, neniu dankis la laboron… sed la plej grava: neniu uzis la ilojn.
Pro tio mi decidis cxesi ne utilaj projektoj. Ecx en la kataluna asocio neniu gratulis mian ‘laboreton’ neniam.
Rimarku en http://www.mondakalendaro.org aperas nur tri arangxoj publikigitaj dum februaro, tre malaktiva pagxaro, cxu? :(
Bone… pardonu mian longan mesagxon… sed mi volas ke vi komprenu ke post tiom da tagoj kaj noktoj pretigante la pagxarojn, pripensante novajn ideojn kaj solvante erarojn… kaj samtempe tiujn pagxarojn ne estis amase uzataj… mi perdis la iluzion. Pro tio mi finas kun mia volonta laboro.
Bone… la situacio estas ke nun sxajnas interesitaj homoj en ambaux projektoj, kelkaj homoj estas interesitaj en dauxrigi la projektojn.
Kiel diras la projekto WU MING: This revolution is faceless.. kaj al mi ne gravas la auxtoro, gravas la ideo :-)
Bone Łukasz, ni estas en kontakto.
Vi rajtas disvastigi tiun-cxi posxto.amike,
joan
Do jam multe pli klaras motivoj de Joan por ĉesigi funkciadon de ambaŭ projektoj. Sed ja ĉu tia devas esti ilia fino? Jes, ekzistas kelkaj aliaj paĝaroj publikigantaj kalendarojn aŭ listojn de E-aranĝoj, do iel mi povas kompreni, ke MondaKalendaro ne estis tiom sukcesa. Tamen klaku.net estis projekto tute unika en Esperantio. Alia tiuspeca paĝaro bedaŭrinde ne ekzistas. Kiel do reagos Esperantistaro? Ĉu troviĝos volontuloj daŭrigi? Mi esperas, ke jes kaj ankaŭ pretas partopreni savadon de tiom valora paĝaro. Ĉu eble iu krom mi bedaŭras malaperon de KLAKU?
Mi tre bedaŭras la malaperon de Klaku. Kaj mi bedaŭras, kiel iama kunlaboranto iluzigita en la projekto, ke mi sciis pri ĝia malapero per Eventoj kaj Libera Folio. Eventuale, antaŭa averto estus savonta la retejon. Laŭ mi, Klaku estas unu el la plej brilaj ideoj en la esperanta retaro kaj ja estus inde monkontribui aŭ surpreni la tenadon de la projekto.
Mki tute komprenas la sintenon de Joan, kaj komprenas lian seniluziigxon. Mi ankaux seniluziigxis iel simile. Mi kreis la retejon gazetejo.org esperante ke redaktistoj enmetus siajn gazetojn, gxis nun tamen malmultaj kunlaboras. Estas iom strange al mi ke iu tekst-verkistoj kaj redaktistoj laborus dum horegoj por krei gazeton kiu estos sendata al eble maksimume 50 aux 100 homoj, kaj poste ne uzas la eblecon disvastigi lian/sxian laboron tutmonde pere de interreto. Aparte malentuziasmigaj estas la manko de gratuloj kaj subtenoj sed eble ecx pli malpozitivajn komentojn ( kiel ekzemple : “kial vi kreas plian retejon, jam ekzistas multaj retejoj en esperanto.”).
La esperanta komunumo estas malgranda, tiel oni povas kompreni ke ne tiom da homoj vizitas elstarajn esperantajn retejojn kiel klaku.net kaj mondakalendaro.org, sed mi bedauxras ke el tiuj nunaj esperantistoj, malmultaj taksas retan agadon kiel la plej bona sxanco por esperanto en la nuna tempo (laux mi la nura sxanco rapide fortigi la movadon).
salutas,
boriso
Kio do estus bezonata por daŭrigi projekton klaku.net? Certe programisto sperta pri Drupalo. Ĉu ankaŭ aliaj kondiĉoj? Certe servilo, sed kia? Kiom granda? Kiom rapida? Mi esperas, ke Joan povus plej precize respondi tiujn demandojn. Ĝenerale mi petas opinion, do pli spertaj kaj pli saĝaj ol mi en ĉi tiu kampo.
@Boris-Antoine Legault: Eble reklamo de gazetejo estas nesufiĉa? Ja necesas ne nur bona ideo, sed ankaŭ bona informado. Verdirie mi nur hodiaŭ por la unua fojo vidis gazetejon. Kaj mi estis mirita, ke neniam antaŭe mi aŭdis pri ĝi, ja tiom bona projekto.
saluton LukiZ !
Dankon pro viaj komentoj. Eble mi tro plendis en antauxa mesagxo…. Pri la unua komento, jam estas kelkaj homoj kiuj bone scias pri drupalo, laux mi valorus kunlabori por certigxi ke klaku.net kaj similaj retejoj pluvivu. Cxar temas pri voluntula laboro, tio estas malpli facile. Mi esperus ke organizoj kiel UEA aux fortaj landaj asocioj mone subtenus (dungus homojn) por dauxrigi tiajn projektojn (plibonigi, gxisdatigi, reklami, aldoni interesan enhavon, ktp), sed eble tio ne okazos laux la nunaj strukturoj… eble oni bezonus tutmondan asocion kun membroj kiuj pretas mone subteni tiajn projektojn, mi ne scias. Ofte venas tre interesaj retejoj, sed same ofte aliaj malaperas (ekz : esperantujo.org, radioarkivo.org, ktp). Laux mi tiu malstabileco malhelpegas al nia movado.
Pri la alia komento, mi konsentas, oni bezonas bonan reklamon. Mi faris iom da reklamo, eble nesuficxe. Klaku.net multe helpis, cxar tie mi povis anonci pri novaj aldonoj, kaj poste Joan afable kaj meminiciate ankaux tre afable aldonis reklamon pri la gazetejo.
Mi ankaux sendis al dekoj da redakstisoj informon pri la gazetejo, mi ne plu memoras cxu mi sendis pere de retposxtaj listoj aux alimaniere, mi kredas ke jes, sed nur en la komenco, antaux du jaroj. Eble mi devus denove plireklami denove – tamen, bedauxre mi ne havas multan tempon plu por reklami la projekton. Alia problemo estas ke, cxar malmultaj redaktistoj enmetas siajn gazetojn, mi mem devus aldoni ilin (kaj mi pluhavas tempon por tion fari). Se neniu nova gazeto aperas, la retejo igxas malpli alloga.
pardonu, en lasta paragrafo mi celis : (kaj mi ne plu havas tempon).
cxiuokaze. Bonan tagon al vi !
/boriso
Kamaradoj,
Se iu interesigxas iu projekto povas dauxrigi ilin, mi senprobleme povas transdoni la datumojn kaj datumbazo al kapabla retestro aux eble iu komencu denove la ideon per alia teknologio.
Pro tio ke en la datumbazo aperas multaj personaj retadresoj mi ne povas tion meti publike en interreto. Oni devas respekti la personajn datumojn (nomoj, adresoj, interesoj…).
GAZETEJO.org estis frata projekto de KLAKU.net cxar ambaux projektoj okupigxis pri kolekti kaj disvastigi informojn en esperanto: la unua paperaj informoj kaj la dua retaj informoj. Mi multe konfidas je la laboro kaj ideoj de Boris. Eble iu kreu grupon da komputilistoj kaj pripensu kion fari, sed mi jam ne dauxros en la ideo kaj okupigxos pri aliaj temoj.
Pri KLAKU.net memoru: se tiu projekto ne estas amasa kaj regule uzata, gxi perdas la sencon kaj la utilecon.
amike,
j.
Joan, mi sendis al vi proponon per e-posxto. Cxu vi ricevis gxin?
Amike, Dima
Mi tre bedaŭras la malaperon de Klaku. Mi esperas ke klaku.net revivos!
Amike,
Douwe de la Nederlanda Esperanto Junularo
http://www.esperanto-jongeren.nl
Dima :-) ni babilu private, cxu ne? hahahahahaaaaa kia malgranda esperanto-komunumo, hehehe
j.
Dume mi havis pripensojn, kiuj fakte estas ankaŭ demandoj al Joan. Ĉefa problemo de KLAKU estis ne sufiĉa komunumo de uzantoj. Ĉu do tiukaze ne pli taŭgus kunigi ĝin kun iu jam ekzistanta komunumo? Mi pensas ekzemple pri komunumo de lernu.net. Se KLAKU estus ĝia parto, aperus kiel parto de ĉefpaĝo kaj ĉiuj lernu-uzantoj povus utiligi ĝin, eble aperus pli da kontribuoj? Joan, kion Vi pensas pri tia ideo (ankaŭ pri ĝia teknika realigeblo)?
Mi havas demandon por ĉiuj. Ĉu vi konsideras grave la kvanton de uzantoj? Ĉu vi pensas, ke Klaku ne povas ekzisti sen havi multajn uzantojn? Mi tre scivolemas pri via vidpunkto, ĉefe ĉar mi pensas -samkiel Slavik komentas en Libera Folio-, ke la retejo povas daŭre vivi, kaj eĉ vegeti; en tiu okazo, la kosto estos nur tiu de la servilo.
Mi uzante KLAKU.net tute ne sentis, ke estas ne sufiĉe da uzantoj. Por mi ĝi havis du rolojn.
Unue mi uzis ĝin por popularigi miajn blogenskribojn, aranĝojn (kiel AS, IJK, JES) kaj foje ankaŭ aliajn aferojn. Do por tiu celo ja kompreneble estus bone, se ĝi havus pli da uzantoj. Tamen por mi persone tio ne estis aparte grava. Ja KLAKU ne estis mia ununura reklamilo. Mi uzas ankaŭ e-plandon, ipernity, facebook kaj aliajn.
Due KLAKU rolis ankaŭ kiel fonto de interesaj ligiloj. Tiujn mi ĉerpis de ĝia RSS-fluo, do tute ne gravis, ĉu estas multaj uzantoj aŭ ne. Miaopinie multe pli bone estus simple lasi ĝin funkciantan ol tute fermi. Sed esperiga estas informo, ke Dima transprenos la projekton kaj daŭrigos. Mi deziras al Dima sukceson! :)
Dankon pro la respondo, fakte ni same opinias.
Dankon al Dima pro transpreni la projektojn. Kaj dankon al Joan pro la jam bonega laboro kaj pro viaj afablaj komentoj rilate al gazetejo.
Ne estas facile kunigi klaku kun aliaj komunumoj, sed eble lernu povus aldoni ligilon al klaku por instigi homojn viziti gxin, se tiel ankoraux ne jam estas.
Mi konsentas kun Boris, lernu.net povis/povas aldoni ligilon al KLAKU.net, cxu ne?
Alie, al Slavik kaj al Farri: KLAKU.net ne estis simpla ttt-pagxo kiel la pagxo de la Britia Asocio, la pagxo de iu muzik-bando de Pekino aux la pagxo de unu enterpreno. KLAKU.net estis socia pagxaro kaj celis kunigi la esperantan blogaron kaj igxi la centro-punkto de multaj amaskomunikiloj en esperanto, tiel -kiel mi jam diris- se KLAKU.net ne havas multaj uzantoj gxi ne funkcias.
Ankaux Youtube sen uzantoj (videoj, komentoj, ktp) ne funkcius.
Havi mortan projekton sed malfermita en la reto ne estas strategie inteligenta (cxu vi memoras Gxangalo, morta dum du jaroj, sed malfermita en la reto? cxu utilis? tute ne.).
Por aldoni kelkajn ligilojn vi povas uzi vian del.icio.us, aux viajn ‘bookmarks’ en la navigadilo. KLAKU.net ne estis kreita por tio.
Lukaz, se vi volas proponi sxangxojn aux novan vidpunkton bv paroli kaj diskuti kun Dima. Mi jam ne emas sekvi kun tiu ideo, vere.
Mi ne havas, nuntempe, tempon kaj energiojn por volontaj laboroj tiaj (sxajnas ke estas facile kaj oni povas lasi sola la projekto, sed sen unu administranto komencus la problemojn: kodo-eraroj, spamo, ripetitajn novajxojn, ktp).
Mi ne kabeos, sed decidis ne preni pliajn volontajn projektojn, sed intenci novajn strategiojn kaj planojn en mia persona vivo. Mi estas iom laca fari cxiam la saman kaj samtempe la ‘komunumo’ en tiuj tttpagxoj ne kreskas, sed malkreskis.
Por fini, mi rekomendas ke ni cxiuj pripensu ideojn por ke pliaj homoj sentu emon por lerni Esperanton, ke la eternaj komencantoj deziru lerni pli kaj partopreni en nia kultura kaj viva movado, ke la parolantoj de la lingvo ne nur uzu Facebook kaj partoprenu en IJK sed ke ili partoprenu aktive en lokaj asocioj aux naciaj federacioj. Tio estas pli grava temo por mi ol simple havi malfermitan ttt-pagxon sen komunumo malantaux.
Mi diris al Hektor Alos antaux unu semajno ke se ni ne laboras rigardante iomete la estontecon la esperantismo ne kreskos, pasos de maljunuloj al novaj junaj parolantoj, sed ne kreskos. Tamen, en interreto ni havas bonan sxlosilo ke Zamenhoff ne havis. Ni devus profiti la reton por cxiuj projektoj, la plej bona propagando por Esperanto estas vidi sian utilecon per la okuloj.
[…] Folio en la artikolo “Klaku.net faris sian lastan klakon“. Post klariga mesaĝo de Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro en LF kaj mia blogo komenciĝis diskuto pri la […]
KLAKU.net funkcias denove! « LukiZ said this on merkredo, 18 Februaro 2009 at 4:04