KLAKU.net funkcias denove!
Antaŭ unu semajno en la blogo mi informis, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Sekve la novaĵon disvastigis interalie Libera Folio en la artikolo “Klaku.net faris sian lastan klakon“. Post klariga mesaĝo de Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro en LF kaj mia blogo komenciĝis diskuto pri la projekto.
Feliĉe la afero finiĝas esperige, ĉar KLAKU.net funkcias denove kun Dmitrij (Dima) Ŝevĉenko, kiel nova administranto. Do, mi deziras al Dima sukceson en daŭrigo de la projekto kaj kompreneble multajn klakojn ;) Krome mi promesas mian helpon, se nur estos tia bezono. Esperantistoj klaku!
Dankon por la informoj! Mi tre feliĉas nun!
[…] merkreda refunkciigo de KLAKU.net, venas sekva ĝojiga informo. Alia projekto kreita de Joan Català kaj fermita lastatempe, denove […]
Monda Kalandaro ankaŭ revenos « LukiZ said this on vendredo, 20 Februaro 2009 at 12:34