Monda Kalandaro ankaŭ revenos
Post merkreda refunkciigo de KLAKU.net, venas sekva ĝojiga informo. Alia projekto kreita de Joan Català kaj fermita lastatempe, denove aperos en la reto. Temas kompreneble pri MondaKalandaro.org. Ĝia nova administranto estas Boris-Antoine Legault, kreinto de gazetejo.org.
Do, sukceson al la nova prizorganto kaj dankon al Joan grandega laboro kaj du bonegaj projektoj!
Kiam ĝi revenos?
Supozeble ene de unu ĝis du semajnoj (laŭ informo de Boris-Antoine).
Tre bone!
gratulon kaj sukceson al ĉiuj!
jam gxi revenis.
Bonvenaj estas komentoj, helpo-proponoj, kaj plua reklamado de la retejo.
amike.
boriso