Nova paĝaro: podkasto.net

Varsovia Vento Elsendoj

Varsovia Vento Elsendoj

Jam de tri jaroj elsendas podkasto de Varsovia Vento. Kiel ĉiu projekto, nia reta radio daŭre evoluas. Aŭskultantoj certe rimarkis, ke lasttempe la elsendoj estas preparataj en formo de pli praktikaj, ĉirkaŭ duonhoraj pecoj. Tamen plej granda ŝanĝo okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nome aperis nova paĝaro dediĉita nur al la podkasto. Ĝi estas kreita pere de WordPress, do samkiel mia blogo. Krom la plej aktualaj elsendoj troveblas tie interalie arkivejo kun plej interesaj pecoj de malnovaj elsendoj, anoncejo kaj informoj pri la redakcio. Sed prefere kontrolu mem ĉe podkasto.net.

~ de LukiZ pri dimanĉo, 26 Aprilo 2009.

3 komentoj to “Nova paĝaro: podkasto.net”

  1. Saluton! Chu vi scias kial STARTU.NET ne funkcias? Kaj kial mi ne povas ensaluti al babilejo che BABILEJO.ORG?

  2. Sal! Bedaŭrinde mi scias nenion pri menciitaj de Vi paĝaroj.

  3. dankon

Komentado estas fermita.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: