20 jaroj de libereco
La 4-an de junio 1989 en Pollando okazis la unuaj parte liberaj balotoj, post pli ol 50 jaroj en komunista reĝimo. Rezulte Pollando fariĝis la unua lando de malantaŭ fera kurteno, kie reprezentantoj de socio ekhavis realan influon al aŭtoritatoj. Kandidatoj de “Solidareco” prenis ĉiujn libere elekteblajn lokojn en Sejmo kaj 99 el 100 en Senato. Registaro de Tadeusz Mazowiecki iniciatis reformojn, dank’ al kiuj nia lando transiris tiun transformiĝon. La 4-an de junio en Pollando finiĝis komunismo. Kelkajn monatojn poste samo okazis en aliaj landoj de la regiono, falis berlina muro kaj naskiĝis nova Eŭropo.
La Eŭropa Komisiono preparis filmeton omaĝe al la jubileo. Ĝi montras vivon de Marta, junulino naskiĝinta ĝuste sammomente kun libera Pollando, kaj ankaŭ bildojn prezentantajn gravajn por Pollando momentojn de la lastaj 20 jaroj. Jen ĝi:
Traduko de la teksto apaeranta komence…
Kanto “New Year’s Day” (1983) de grupo U2 estis inspirita de okazintaĵoj en Pollando kaj de movado “Solidareco”.
…kaj fine de la filmo.
Marta Włóka naskiĝis la 4-an de junio 1989 je la 20-a horo. 20 jarojn antaŭe precize je la sama horo oni fermis balotejojn kaj komenciĝis kalkulado de veĉdonoj…
Solidarec’ ja havis gravan rolon en la batalo kontraŭ la sovetunio kaj la malfondiĝo de tiu fisistemo, sed oni ne forgesu ke la organizo tute fiaskis pri realigi sian antaŭan pli radikalan politikprogramon kontraŭaŭtoritatan (kion certe ne ŝatis nek Sovetunia estraro nek registaroj orienteŭropaj kaj usonaj).
Tamen, gratulon al Pollando pri la datreveno. Esperas mi ke pola popolo regu sin mem ĉiame kaj por tio batalu.
Tion mi fakte ne tute komprenas. Kion vi celas?