Pola Esperanto-Junularo havas novan paĝaron!

Nova PEJ-paĝaro

Nova PEJ-paĝaro

Finfine, post longdaŭraj laboroj en la reto aperis tute nova paĝaro de Pola Esperanto-Junularo. Projektadon mi komenciĝis jam aprile, tamen pro organizado de Internacia Junulara Kongreso en Liberec’, ne eblis dediĉi al ĝi tiom multe da tempo, kiel mi volus.

Post reveno de ĉiuj someraj vojaĝoj do menciita jam IJK, sed ankaŭ Universala Kongreso en Bjalistoko kaj Mojosa Internacia Renkontiĝo en Kroatio, mi tuj havis multajn novajn taskojn. Elzemple necesis tuj prepari alvokon kaj invitilon por IJK 2011.

Tamen feliĉe eblis iel finfine trovi iom da tempo kaj reveni al PEJ-paĝaro. Estis multege pli da laboro ol mi supozis. Mi uzis sistemon de WordPress, samkiel ĉi tie, sed alian version – tiun pli komplikan, instalatan en propra servilo. Kompreneble kiel ĉiu sistemo, ĝi foje kaŭzis vere grandajn problemojn, speciale multlingviga aldonaĵo. Mi frustriĝis multfoje, sed almenaŭ efiko estas pli-malpli kontentiga. Ne tia, kiun mi volus, ĉefe pro tio, ke mi ne estas informatikisto kaj ne kapablas superi iujn teknikajn problemojn. Enhavajn mankojn mi poiomete kompletigas. Sed eble finfine mi ĉesu plendi kaj montru al vi la paĝaron. Jen:

http://pej.pl

Agrablan vizitadon ;)

~ de LukiZ pri ĵaŭdo, 3 Septembro 2009.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: