Internacia Junulara Kongreso – el “kuireja” vidpunkto

Ĉi-jare mi certe ne tiom detale skribos pri IJK, kiel pasintjare. Kialo estas simpla – mi apenaŭ partoprenis ĝin ;) Se iu deziras legi plenan raporton mi rekomendas tiun verkitan de Marek kaj mi, kiu troviĝas en paĝaro de PEJ aŭ iun ajn troveblan en eĥoj de IJK. Jen sekvas mia subjektiva kaj malkompleta raporteto el vidpunkto de organizanto.

Eldonaĵoj tamen bonis

IJK-afiŝo

IJK-afiŝo

Aparte pozitive surprizis min niaj eldonaĵoj – afiŝo kaj kongresa mapo (novforma kongres libro). Nelonge antaŭ mia forveturo al Ĉeĥio evidentiĝis, ke tamen mi devas fari ilin. Do mi faris – haste kaj ne tro bone, ĉar tempo pasis rapide kaj tio ĉiukaze prenis de mi ŝajne 2 noktojn kaj unu tagon. Surekrane la afiŝo aspektis iom kiĉe, kaj kongresa mapo plene ne profesie. Sed mi ŝanĝis opinion kiam mi vidis ĉion ĉi surpapere. Tiel bonkvalita eldono sukcesis dank’ al Boĥuŝ – ĉeĥa Esperantisto posedanta presejon. Certe eblus fari tion pli bone de nia flanko, se estus pli da tempo, sed tamen efiko estis plene kontentiga. Kaj ankaŭ T-ĉemizoj belegis (kaj sukcese forvendiĝis). Mi aparte ŝatis tiun sablan.

Loka grupo furoris

Sekva agrablaĵo (tamen fakte ne surpriza) estis koncerto de loka grupo PECH. La tuto organiziĝis iom hazarde. Nelonge antaŭ la IJK ni devis rearanĝi vesperan programon kaj ŝanĝi tagojn. Tiel nacia vespero trafis al loko kie ni havis menditan klubejon kaj ne grandan salonon. Do konkludo estis, ke ni faru koncerton de loka rokgrupo kadre de okazonta tie nacia vespero. Marek preparis longegan liston de grupoj el Liberec’ kaj apuda regiono. Estis tre diversaj – kelkajn mi tre ŝatis, aliajn eĉ ne aŭskultis (sufiĉis vidi foton ;) ). Fine Tina kaj mi elektis unuan kaj duan plej bonajn. Ni faris ankaŭ rezervan liston, sed esperis, ke ĝi tamen ne bezonatos. Kaj okazis miraklo – nia unuaelekta grupo konsentis. Surloke ni nur ceriĝis, ke estis vere bonega elekto :)

El programa teamo al la Estraro

Kiel fariĝi novelektita TEJO-Estrarno? Necesas membri en programa teamo de IJK ;) Estis al mi tute agrable konstati, ke ĉiuj novelektitaj estraranoj estas anoj de mia programa grupo. Ŝajnas, ke mi trafe elektas kunlaborantojn ;)

KLF en urba ĉefplaco

Mi devas honeste diri, ke estis la plej bona Kultur-Lingva Festivalo, kiun mi iam ajn partoprenis. Estis organizita vere imprese kaj profesie, kun subteno de la urbo, kaj en ties bela ĉefplaco. Samloke antaŭan tagon koncertis Jomo, do entute ni havis tre bonan eksteran efikon.

Drinkejo

Drinkejo

Tiun drinkejon mi tre ĝuis. Fakte mi kutime ĝuas drinkejon, sed tiun ĉi iel aparte. Mi ne scias kiel klarigi, sed iel estis vere bona etoso kaj mi ŝatis esti tie, eĉ kiam mi deĵoris ĝis la 7-a matene. Do, dankegon al Tina, Rolf, Iris, Karlijn, Melinde, Simono, Aleĉjo, Agnieszka, aliaj kiuj helpis en ĝia funkciado kaj ĉiuj mojosuloj surloke :) (fot. Andi Münchow)

Supernova debutis

Jes, vere! Malgraŭ ke unuan diskon ili eldonis jam antaŭ iom da tempo, por la unua fojo ili koncertis publike ĝuste en Liberec’. Do mi ĝis fino de mia vivo povos fieri, ke Supernova debutis en mia IJK ;) Vidu filmeton.

Kimo – vero pri koncerto sur tegmento

Kaj por fino mi lasis plej interesan aferon, do ĝuu tiuj, kiuj eltenis ĝis ĉi-tie ;) Fakte ĝis nun ni ne tro publikigis tiun informon, do eble kelkajn mi surprizigos. Tamen ĉiukaze mian blogon malmultaj legas, do la afero restos preskaŭ sekreta (se nur libera folio ne rimarkos tion kaj ne publikigos ĉe sia retejo ;) )

Tiuj, kiuj ĉeestis certe memoras, aliaj eble jam aŭdis pri aparte sukcesa koncerto de Kimo, kiu okazis sur tegmento de 8-etaĝa kongresejo. Dum ĝi eblis ĝui muzikon samtempe spektante sunsubiron malantaŭ Kimo. Mi plurfoje aŭdis opiniojn ke estis vere bonega ideo fari tie la koncerton. Sed…

IJK2009_Kim

Kimo koncertanta dum sunsubiro (fot. Ivo Miesen)

Du tagojn antaŭe ni havis koncerton en la sama klubejo, kie devus okazi tiu de Kim. Do plej granda parto de la sonsistemo estis lasita tie por ne porti. Ni havis en kongresejo nur du amplifilojn kaj du mikrofonojn (eĉ sen miksotablo) bezonatajn por aliaj programeroj. Proksimiĝis tempo de la koncerto, Kimo, kelkaj organizantoj kaj sonteknikistoj iris klubejen. Kaj tie atendis ilin fermita pordo kaj klubejo malplena… Ili atendis, el kongresejo aliaj organizantoj telefonis al la klubejestrino, sed vane – ŝia telefono ne funkciis kaj onidire ŝi estis la unusola posedantino de la ŝlosilo tiutempe. Evidentiĝis, ke la ejo ne estis finkonfirmita… Kion fari, tiaj aferoj okazas dum organizado de aranĝoj, do necesis trovi solvojn por 2 problemoj: manko de ejo, nekompleta sonsistemo.

Restis eble duonhoro ĝis koncerto. Tina kaj Kimo apud pordo de klubejo, Rolf kaj mi kongreseje. Kien ŝovi la koncerton? Salonoj tro malgrandas, ankaŭ diskejo. do venas ideo pri tegmento. Laŭ ŝtuparo ni kuris tiujn 9 etaĝojn kaj supre decidis – jes taŭgas! Do unue necesis alkonduki tie elektron, ĉar sur tegmento ne estis. Ni devis malkonstrui sendratan interreton por havi sufiĉe da plilongigiloj kaj sukcesis. Ĉar mankis miksotablo, la sonsistemo estis konstruita tiel: 1 mikrofono kaj akordiono estis konektita al unu amplifilo, dum al alia estis konektitaj dua mikrofono kaj baso. Ĉio estis “miksata” de du homoj starantaj apud amplifiloj. Krome la mikrofonoj estis per glubendo fiksitaj al amplifilaj stativoj, ĉar mikrofonojan ni na havis. Supren ni ankaŭ translokigis drinkejon. Estis la plej rapide improvizita koncerto, kiun mi iam ajn vidis. Kaj iel surprize funkciis bonege. Mi mem ne multe partoprenis ĝin, ĉar mi kuris tien kaj reen inter tegmento kaj oka etaĝo por porti ĉiam malvarmajn bierojn kaj reporti malplenajn kestojn. Tamen ĝuste tiun ĉi spontanan organizadon de koncerto mi plej ĝuis dum tuta IJK 2009…

~ de LukiZ pri dimanĉo, 6 Septembro 2009.

4 komentoj to “Internacia Junulara Kongreso – el “kuireja” vidpunkto”

  1. Fakte kara la basgitaro mem havis propran amplifikilon:)
    Kaj jes, estas la plej bone tujorganizata koncerto kiun mi iam ajn vidis. Rolf estis nekredebla kiam li parolis kun la ĉeĥa knabo respondeca pri sono. “And do we have microphones?” “-Jes, but…” “-Fuck it. We bring everything on the roof.”
    Kaj mi estis apude, ho kia leciono pri organizado, vere mi admiras tion :)

  2. Eble, do io alia estis konektita tiel al dua amplifilo, mi ne plu memoras – estis tiom kaose ke ne eblas ĉion memori ;) Cetere, la knabo respondeca pri sono estis pola.
    Kaj mi treege bedaŭras, ke IJK finiĝis tiom rapide ;)

  3. Ege bela teksto – pri la koncerto mi ion sciis de Marek, ke la ideo fakte vere estis subita, sed ĉefe, ke al ĉiuj plaĉis :-)

  4. Jes ja – fina efiko plej gravas :)

Komentado estas fermita.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: