Ĉu vi fiparolas flue, kiel bovino pisas?

Hieraŭ mi trovis tre interesan paĝaron, kiun mi iel neniam antaŭe vidis. Ĝi nomiĝas he verdulaĉo! kaj enhavas tre ampleksan lingvohelpilon – insultmaŝinon. Kion eblas ricevi de ĝi? Jen kelkaj ekzemploj:

kia protolegomo el la arbaro! via odoraĉo memorigas pri dek kilogramoj da putraĵoj — la kokosvorulo neniigu vin he-he-he.

kaj tia:

kia malpura prastultulo el plej fia raso — vi ne pli valoras ol granda grego da pugotruoj ŝimaj — mi bone agu: mi ekstermu vin por la feliĉo de la homaro!

kaj ankoraŭ tia:

vi, rampa simiaĉo — vi haladzas kiel dek neniaĵoj malnovliberalaj! la rubistoj vin manĝu post deca bastonado.

Do, se vi volas ekkoni pli da similaj frazetoj, mem elprovu insultmaŝinon ĉe he verdulaĉo!

Kiel kantis Georgo Handzlik:

Ĉu kun tia stoko vorta, Esperanto estas morta?

~ de LukiZ pri mardo, 8 Septembro 2009.

Unu Respondo to “Ĉu vi fiparolas flue, kiel bovino pisas?”

  1. Bone, iel tre malĝentilaj vortoj jenaj:
    ĉiespiĉo
    ĉiespiĉido (kompreneble)
    pugfikisto
    puglekisto
    ktp…

    Sed mi timas ke ili estas tro maloriginalaj kompare kun la fakaj vortoj de Verdulaĉo.

    Cetere, en mia lernejo mi kutimis inventi tiaĵojn en la franca.
    Vi putra onandependa rato!
    tiaĵoj..

    Kiam mi ekstreme koleras mi ĉiam sakras france jene: Putain de bordel de merde que j’encule ta mère. Kio estas ekstreme ofenda. “Ĉiespiĉa fekbordelo mi pugfikas vian panjon.”

    Mi esperas ke neniam mi bezonos uzi tiaĵon en Esperantio krom por malseriozi, pro tio ne tro ofendaj aferoj ja pli taŭgas.

    Ĉu vi konas na Full Metal Jacket? Tre amuza la komenco, mi mem tradukis el la germana versio.

    Kiu diris tion? Kiu damne estis? Kiu estas tiu ŝlima amuzporko, tiu hobia pugfikisto kiu ĵus subskribis sian mortojuĝon? Neniaĉu? Jen certe estis la fikita kristnaskulo! Kiel mirinde. Mi bastonos vin ĝis vi mortaĉemos! Mi bastonos vin ĝis laktokremo elfluos viajn fektruojn! Ĉu estis vi, vi skabia hundofikisto, he?

Komentado estas fermita.

 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: