Neatendita amaskomunikila sukceso
Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento.
Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?
Europe marks 150th birthday of Esperanto creator
Tian titolon ricevis raportaĵo pri nia evento ne nur en Associated Press, sed ankaŭ reprenitaj tekstoj en Yahoo, TIME, The New York Times kaj almenaŭ kvindeko da aliaj amaskomunikiloj en la tuta mondo, de Malezio, tra Ukrainio kaj Irlando ĝis Usono. Krome Yahoo publikigis foton de nia evento.
Kaj tiel, nia fakte eta evento fariĝis ŝajne la plej fama en lamondo Zamenhof-festo en 2009 ;)
Multajn gratulojn al tiom granda amaskomunikila sukceso!
Dankon :)
Mi ĵus trovis artikolon pri tio en la franca lingvo ĉe
agoravox.fr
Bonege Likiz, bona agado de vi kaj PEJ. Mi sincere gratulas.Andrzej S