Kiu volas mojosan biermalfermilon?
E@I ĵus lanĉis konkurson “Monato de Vikipedio“. Ĝi celas instigi homojn al verkado de vikipediaj artikoloj. En aprilo oni povas kontribui al artikoloj el listo de 1000 plej gravaj artikoloj kiujn ĉiu Vikipedio havu kaj aliĝi al la konkurso. Inter la ĉefaj premioj estas libroj, T-ĉemizoj, DVD-j, sed ankaŭ partopreno en SES. Tamen eblas fondi ankaŭ individuajn premiojn, do jen mi faris :)
Ĉiam veturante al iuj landoj mi havas problemon, ke mi ne scias kiujn lokajn bierojn mi provu, ĉar nenie estas bonaj informoj pri tio. Estus bone, se esperantistoj pli aktive skribu en vikipedio pri bieroj, por ke vizitonte iun landon oni antaŭe sciu kion serĉi en vendejoj. Do mian premion, kiu estos biermalfermilo “Esperanto – Probably the best language in the world” (en la foto), ricevos plej bona kontribuo al la artikolo pri biero. Se vi volas gajni biermalfermilon – kontribuu! :)
Cetere, post kelkaj tagoj anonciĝos alia konkurso, ĉi-foje organizata de PEJ, kie ankaŭ eblos gajni tiun malfermilon (sed ne nur), do sekvu la novaĵojn.
[…] de Vikipedio: Ĉu naskiĝos la kuntekstopedioj en esperantio? ¿Abundo aŭ malabundo? Hodiaŭa blogaĵo de lukiz informas pri Monato de Vikipedio: aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo, estas […]
Monato de Vikipedio: Ĉu naskiĝos la kuntekstopedioj en esperantio? ¿Abundo aŭ malabundo? « Maoc84 said this on merkredo, 31 Marto 2010 at 9:31
Saluton.
Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.
Vi estas invititaj partopreni.
http://fenomenonifo.wordpress.com/
Ĝis la revido.
[…] Hodiaŭa blogaĵo de lukiz informas pri Monato de Vikipedio: aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo, estas interese konstati ke simila aktivaĵo estiĝis rilate la hispanlingvan vikipedion en la jaro 2006 kaj kio aparte interesas min estas la eblo ke, kiel okazis en la hispanlingva kazo, tiu simila aktivaĵo estigu debaton pri vikipedio en esperantio. En la hispanlingva debato pri vikipedio partoprenis inter aliaj Enrique Gómez, David de Ugarte, Alberto Navarro, Maria Rodriguez…. […]
Monato de Vikipedio: Ĉu naskiĝos la kuntekstopedioj en esperantio? ¿Abundo aŭ malabundo? – Elektrolupo said this on ĵaŭdo, 9 Septembro 2010 at 4:25