Amindaj
Dum la Universala Kongreso en Havano mi ekkonis tre bonan E-muzikgrupon. Ilia nomo estas Amindaj, kio evidentiĝas perfekte taŭga, kiam oni ekkonas ilin persone. La grupo estas kvalite elstara, la muzikistoj estas profesiuloj el artlernejo en Contramaestre (proksime de Santiago de Cuba). Estas ege bedaŭrinda, ke populariĝo ene de Esperantujo estas por ili tiomege malfacila, nur pro tio, ke ili loĝas en Kubo. Sed tamen almenaŭ ion ni povas fari por ili. Dank’ al subteno de UEA ni sukcesis venigi tutan grupon al Internacia Junulara Kongreso. Sekve tie Ana Montesinos kaj mi inaŭgusris monkolekton por helpi al ili eldoni diskon. Jam surloke en IJK ni sukcesis kolekti nemalgrandan monsumon, baldaŭ ni daŭrigos la kolektadon en interreto, do sekvu la novaĵojn ;)
Sed por ne nur babili pri ili, mi tuj prezentas unu el iliaj kantoj. “Lasu la malĝojon flugi” estas kanto verkita de Julián Hernández Angulo. La filmeto estis registrita la 27-an de julio 2010 dum koncerto de Amindaj okazinta kade de la 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Villa Trópico. Gaste la fluton ludas Mario Serghinho Rosales Donayre el Peruo.
karaj Estimataj, sinjorinoj,sinjoroj. legantaj,
Mi elkore salutas vin! Mi nomo estas Gilbert Simiyu Sikala. Mi logxas en kenjo. Mi montras al vi mia intereson pri muzikon. La lando kenjo estas reala bonvenigas muzikistoj de esperante kaj bezonas muzikspertuloj trejnado aliaj esperantistoj en gxi por ke gastigas turismojn. turismistoj amas kenjo tiom. kenjo estas bonfartas estikiel klimaton, malvarman kaj trankvilan. Do mi petas multaj muzistoj investi en kenjo.
Bondeziron!
Salutas
Gilbert Simiyu
kenjo
karaj Kubaj,
Nun sandas miaj salutojn al vi kaj kun gxojo. Mi volas havi geamikojn el kuba se vi renkontas kun mia adreson bv. skribu al mi rekta por ni komencas korespondadis axu babilas.
Felicxan novjaron2011!
Gilberto
Kenjo