JES! Ni brilu plu dum FESTO!

•ĵaŭdo, 30 Aprilo 2009 • Komentoj malŝaltitaj ĉe JES! Ni brilu plu dum FESTO!

Ĉu simple du reklamfilmetoj? Kontrolu mem :] Tamen se vi ankoraŭ ne vidis filmeton pri JES, nepre rigardu ĝin kiel la unuan. Jen:

Junulara E-Semajno

FESTO

Nova paĝaro: podkasto.net

•dimanĉo, 26 Aprilo 2009 • 3 komentoj
Varsovia Vento Elsendoj

Varsovia Vento Elsendoj

Jam de tri jaroj elsendas podkasto de Varsovia Vento. Kiel ĉiu projekto, nia reta radio daŭre evoluas. Aŭskultantoj certe rimarkis, ke lasttempe la elsendoj estas preparataj en formo de pli praktikaj, ĉirkaŭ duonhoraj pecoj. Tamen plej granda ŝanĝo okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nome aperis nova paĝaro dediĉita nur al la podkasto. Ĝi estas kreita pere de WordPress, do samkiel mia blogo. Krom la plej aktualaj elsendoj troveblas tie interalie arkivejo kun plej interesaj pecoj de malnovaj elsendoj, anoncejo kaj informoj pri la redakcio. Sed prefere kontrolu mem ĉe podkasto.net.

Blanka barĉo

•sabato, 14 Marto 2009 • 2 komentoj

Nuntempe pro ekzamenoj en la universitato mi iom forestas de la reto kaj ne havas tempon blogi. Tamen tio estas bona okazo por publikigi recepton, kiun mi “ŝuldas” al la legantoj ;) En la 2-a parto de mia postsomera rakonto mi skribis, ke dum MIRO “okazis festivalo, kie oni povis gustumi manĝojn de diversaj landoj. Ni preparis supon – blankan barĉon (baldaŭ mi publikigos recepton) kun ovoj.” Tiu “baldaŭ daŭris preskaŭ jarduono, ĉar mi simple tute forgesis pri tio. Tamen pli bonas malfrue ol neniam ;) Do jen la recepto:

Blanka barĉo servita en pano

Blanka barĉo servita en pano

pole:

  • biały barszcz [bjaŭi barŝĉ]
  • żur [ĵur]
  • żurek [ĵurek]

Kial diversaj nomoj?

Blanka barĉo estas supo preparita el flaruna fermento, havanta karakterizan acidan guston. Ne estas klare, ĉu żur kaj barszcz biały estas samaj supoj. Laŭ unu el tradicioj, tiujn nomojn oni uzas por la sama supo. Tamen laŭ alia tradicio żur estas bazita sur sekala flaruno kaj barszcz biały sur tritika flaruno. Ankoraŭ aliaj opinias, ke żur signifas fastan supon kun ovo aŭ terpomoj kaj barszcz biały signifas supon kun kolbaso. Do tiu diferenco en nomoj ne estas klara.

De kie ĝi venas?

Blanka barĉo estas tradicia ĉefe por kuirartoj de Pollando kaj Ĉeĥio. Ĝia pola nomo żur venas de malnovgermana vorto sūr, nuntempe sauer – acida. En Ĉeĥio tiu supo estas konata sub nomo kyselo (de la ĉeĥa vorto kyselý – acida). Blanka barĉo havas diversajn variantojn dependajn de regiono, do prezentita ĉi-sube recepto estas nur unu el ili.

Flaruna fermento

Flaruna fermento

Recepto

Konsistaĵoj de fermento:
3/4 glaso da sekala flaruno, 2-3 ajloj, 2 glasoj da varma akvo, 1 dika peco de sekala pano.

Konsistaĵoj de supo:
1 karoto, 1 petroselo, 1 celerio, 1 poreo, 1 cepo, 10-15 dag da fumigita porkflankaĵo (ne uzata en vegetarana versio),  3-4 grajnoj da pimento, 3-4 grajnoj da pipro, 1 laŭrfolio, 6 glasoj da akvo, 3 kuleroj da acida kremo

Fermento:
Meti flarunon al bokalo, verŝi akvon al ĝi kaj meti ajlon. La bokalon fermi per pura tolo kaj lasi por unu semajno en varma loko.

Supo:
Boili akvon kun legomoj, scpicoj kaj porkflankaĵo. Tra kribrilo aldoni fermenton, boili kaj aldoni kremon. La supon eblas servi kun ovoj, terpomoj aŭ pecoj de kolbaso (prefere blanka).

Tian tradician recepton ni publikigis en receptlibro eldonita de MIRO-organizantoj. Kompreneble pro evidenta maleblo prepari fermenton unu semajnon pli frue, anstataŭe ni uzis solveblan pulvoron de Knorr ;) Ĉiukaze bongustegis :) Se iu dezirus printi kaj prepari blankan barĉon, mi publikigas pli taŭgan por trio PDF-dosieron. Rezultojn de eventualaj provoj bonvolu priskribi en komentoj :)

Monda Kalandaro ankaŭ revenos

•vendredo, 20 Februaro 2009 • 4 komentoj

mondakalendaro.org

Post merkreda refunkciigo de KLAKU.net, venas sekva ĝojiga informo. Alia projekto kreita de Joan Català kaj fermita lastatempe, denove aperos en la reto. Temas kompreneble pri MondaKalandaro.org. Ĝia nova administranto estas Boris-Antoine Legault, kreinto de gazetejo.org.

Do, sukceson al la nova prizorganto kaj dankon al Joan grandega laboro kaj du bonegaj projektoj!

KLAKU.net funkcias denove!

•merkredo, 18 Februaro 2009 • 2 komentoj

KLAKU.net funkcias denove!

Antaŭ unu semajno en la blogo mi informis, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Sekve la novaĵon disvastigis interalie Libera Folio en la artikolo “Klaku.net faris sian lastan klakon“. Post klariga mesaĝo de Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro en LF kaj mia blogo komenciĝis diskuto pri la projekto.

Feliĉe la afero finiĝas esperige, ĉar KLAKU.net funkcias denove kun Dmitrij (Dima) Ŝevĉenko, kiel nova administranto. Do, mi deziras al Dima sukceson en daŭrigo de la projekto kaj kompreneble multajn klakojn ;) Krome mi promesas mian helpon, se nur estos tia bezono. Esperantistoj klaku!

Pace kaj kace

•mardo, 17 Februaro 2009 • 5 komentoj

KontaktoJam de kelkaj jaroj, kiel membro de TEJO, mi ĉiam vole-nevole ricevadis revuon Kontakto. Neniam ĝi vere interesis min, sed kutime mi trarigardis, foje eĉ legis iun artikolon. Tamen posintan sabaton okazis miraklo. Ĵus prenitan de la poŝtkesto duoblan (kio ja krome grandigas mian sukceson ;) ) eldonon de Kontakto (numero 226-227, 2008:4-5) dediĉitan al 70-jariĝo de TEJO mi tuj legis tute de komenco ĝis fino. Kio estas en ĝi tiom interesa? Jen eta recenzo.

La numero komenciĝas per du tekstoj de Gregor Hinker, kiuj malgraŭ kelkaj historiaj mencioj, ĉefe rialatas al la nuntempo, do ne tiom intersis min, ĉar ja hodiaŭan TEJO-n mi konas tre bone ;)

Sekvas komparo de la nuntempa organizo, kun TEJO de 1960-aj kaj 1970-aj jaroj fare de Renato Corsetti. Ni povas de tie ekscii, ke pro malpli facila vojaĝado, tiamaj partoprenantoj de IJK-j estis pli aĝaj ol la nuntempaj. Tio jes evidentas. Tamen malpli facile mi povas kredi tezon, ke IJK-j estis seriozaj renkontiĝoj kaj „se la tiamaj debatintoj estus antaŭvidintaj, ke nun dum IJK-oj oni instruos dancadon aŭ paper-faldadon, ili forŝirus de sur sia brusto verdun stelon”. Ja nuntempe ĉe IJK-j okazas programeroj distraj, sed ankaŭ temaj kaj movadaj. Supozeble ankaŭ tiam estis simile. Mi neniel povas imagi, ke tiama junularo estis ege serioza, malludema kaj eĉ ne imagis dancadon dum la kongreso. Eble simple verkinta la artikolon Renato Corsetti preferis tiujn seriozajn programerojn kaj ne momras aliajn? Aŭ pro sia hodiaŭa seriozeco klopodas ŝajnigi, ke ĉiam estis tiel, samkiel gepatroj ĉiam diras, ke ili estis bonkondutaj kaj bone lernis…

Ulrich Lins el Germanjo en sia artikolo detale priskribas okazintaĵojn en la 1968-a jaro. Fakte laŭ mi estas pli interese legi precizajn informojn pri unu jaro, anstataŭ nebulajn informojn pri pluraj jardekoj. Tio donas pli bonan imagon pri kio okazis.

Teksto de Giorgio Silfer estas plene antaŭvidebla. Ec antaŭ ol mi komencis legi, mi povis diveni, ke ĝi finiĝos per informo pri Esperanta Civito ;) Ĉiukaze mi certe riĉigis mian scion pri ties historio.

La 13-a paĝo de Kontakto aparte plezurigis min per ŝerca teksto de Felix Zesch kaj Ksenia Prilepskaya. Tiun vortludan primokon de frapfrazo „June kaj kune” kaj TEJO-varbado mi nepre rekomendas al ĉiuj :) Kaj por pligrandigi nombron de vizitoj en mia blogo mi prenis vortojn „pace kaj kace” al titolo de la blogaĵo ;)

Sekva artikolo estas represita de la Kontakto 137-138 el la 1993-a jaro kaj temas pri 30-jariĝo de la revuo. Dank’ al tu teksto mi eksciis kiom multe ŝanĝiĝadis Kontakto dum sia historio. Tamen mankas al mi, tute natura ĉi tie daŭrigo de la artikolo. Ja inter 1993 kaj 2009 pasis jam kelkaj jaroj…

Poste venas pluraj tekstoj de Roman Dobrzyński. La aŭtoro unue priskribas sian propran historion en la movado, tamen aparte emfazante kabaredon (kio pruvigas, ke tamen tiama junularo ne ĉiam seriozis) kaj humuraĵojn. Kaj do, ĝuste kelkaj humuraĵoj el tiu tempo estas la sekvaj en Kontakto. Lagente ilin mi vere ridegis :) Tiuj tekstoj aparte trafe primokas kelkajn fenomenojn de Esperanto-movado. Bedaŭrinde ĉi-tie publikigitaj estas nur 4. Mi volonte legus tutan libron de tiuspecaj humuraĵoj. Do certe kiam mi renkontiĝos ie kun Roman Dobrzyński mi nepre demandos lin pri aliaj tekstoj :)

Siajn pripensojn pri TEJO transdonis ankaŭ togolandano Adjévi Adjé. Ene de lia artikolo plej pensigis min jena fragmento: „per la aktivado en TEJO kiel komitatano mi ankaŭ rimarkis, ke en Eŭropo oni aŭskultas la opinion de ĉiuj, pli aĝaj kaj malpli aĝaj membroj diskutas kune, kaj fine faras decidojn surbaze de ĉies kontribuoj. Diference de tio, en Afriko la opinio de maljunulo ĉiam pli valoras”. Por mi tre interesa rimarko.

La eldonon finas impresoj de du aliaj afrikanoj pri TEJO kaj teksto de Roman Dobrzyński, kiu povasa aparte utili por Esperanto-llecionoj pri familio.

Resume mi devas diri, ke mi tute ne bedaŭras, tempon dediĉitan legado de Kontakto 226-227. Se eble iu samkiel mi, ne kutimas troe interesiĝi pri tiu ĉi revuo, ĉi-foje mi tamen rekomendas rompi la tradicion kaj provi. Vere indas.

Joan Català pri malapero de Klaku kaj MondaKalendaro

•ĵaŭdo, 12 Februaro 2009 • 16 komentoj
Klaku

Klaku.net

Hieraŭ mi informis ĉi tie, ke KLAKU.net ne plu ekzistas. Bedaŭrinde samo okazis ankaŭ kun mondakalendaro.org. Do, hodiaŭ mi kontaktiĝis kun Joan por ekscii detalojn de la decido. Lige kun permeso disvastigi lian respondon, mi publikigas ĝin ĉi tie:

Saluton kara,
KLAKU.net kaj MONDAKALENDARO.org ne cxesis pro manko da loko en serviloj, pro manko da mono, ktp… Mi simple atendis ke la domajnoj mortas sed mi havis tion en la kapo de antaux iom da tempo. Temas pri ia perdo da iluzio kaj energioj. Sed unue, legu por kompreni min iomete.

Ambaux projektoj estis kreitaj de antaux pli ol du jaroj, mi provis diversajn sistemojn dum monatoj (Plone, SPIP, diversaj php-ajxojn miaj, Pligg kaj fine Drupalo). Multaj noktoj provante, konfigurante, gxuante. Sed mi suficxe faris kaj refaris.
Post diversaj petoj, kelkaj homoj helpis min komence en la tradukoj al multaj lingvoj (japana, okcitana, hebrea, ktp), helpo kaj kritikoj en la dezajno, ktp.

Mi ecx acxetis 200 t-cxemizojn de KLAKU por gajni iom da mono por pagi pli bonan servilon (la servilo ne estis rapida kaj sociaj pagxaroj indas rapidecon). Nur tri personoj acxetis t-cxemizojn :-( …sed ne gravas, estis mia volonta projekto kaj kiam oni havas iluziojn ne ekzistas obstakloj.

Komence multaj homoj estis interesitaj kaj partoprenis sendante artikolojn, arangxojn, ktp… la projektoj funkciis solaj kaj estis utilaj.
Sed cxio malkreskis rapide. Iom post iom la uzantoj malaperis, semajnon post semajnon, monaton post monaton, la projektoj malkreskis. Kaj ne gravas, tio kutime okazas en ttt-pagxoj kaj cxefe en malgrandaj lingvaj komunumoj.

Pro tio, do, mi studis kaj pensis multajn strategiojn. Mi plibonigis la CSS-an dezajnon. Mi aldonis lemon amuzan ‘via demokratia amaskomunikilo’ kaj ‘cxio kaj cxie’. Mi aldonis liberan formularon por ke aliaj komputilistoj kunlaboru kaj helpu kreskigi la projektojn, mi kreis retposxtojn por ke cxiuj sentu liberaj skribi komentojn kaj kritikojn. Mi aldonis propagandon (senpagan) de esperanto-projektoj kiel Gazetejo, Drupalo.org, Vinilkosmo, ktp… sed ne multaj uzantoj kunlaboris. Nur du personoj skribis iam.

De tempo al tempo mi skribis artikolojn pri ambaux projektoj en katalunaj pagxaroj, en hispanaj gazetoj, en la vikipedio, en esperantaj projektoj, ankaux iomete mi prelegis, ankaux mi faris propagandaj afisxoj kaj disdonis dum la IJK Sarajevo, ktp… sed neniu parolis pri la projekto, neniu kunlaboris, neniu dankis la laboron… sed la plej grava: neniu uzis la ilojn.

Pro tio mi decidis cxesi ne utilaj projektoj. Ecx en la kataluna asocio neniu gratulis mian ‘laboreton’ neniam.

Rimarku en http://www.mondakalendaro.org aperas nur tri arangxoj publikigitaj dum februaro, tre malaktiva pagxaro, cxu? :(

Bone… pardonu mian longan mesagxon… sed mi volas ke vi komprenu ke post tiom da tagoj kaj noktoj pretigante la pagxarojn, pripensante novajn ideojn kaj solvante erarojn… kaj samtempe tiujn pagxarojn ne estis amase uzataj… mi perdis la iluzion. Pro tio mi finas kun mia volonta laboro.

Bone… la situacio estas ke nun sxajnas interesitaj homoj en ambaux projektoj, kelkaj homoj estas interesitaj en dauxrigi la projektojn.

Kiel diras la projekto WU MING: This revolution is faceless.. kaj al mi ne gravas la auxtoro, gravas la ideo :-)

Bone Łukasz, ni estas en kontakto.
Vi rajtas disvastigi tiun-cxi posxto.

amike,
joan

Do jam multe pli klaras motivoj de Joan por ĉesigi funkciadon de ambaŭ projektoj. Sed ja ĉu tia devas esti ilia fino? Jes, ekzistas kelkaj aliaj paĝaroj publikigantaj kalendarojn aŭ listojn de E-aranĝoj, do iel mi povas kompreni, ke MondaKalendaro ne estis tiom sukcesa. Tamen klaku.net estis projekto tute unika en Esperantio. Alia tiuspeca paĝaro bedaŭrinde ne ekzistas. Kiel do reagos Esperantistaro? Ĉu troviĝos volontuloj daŭrigi? Mi esperas, ke jes kaj ankaŭ pretas partopreni savadon de tiom valora paĝaro. Ĉu eble iu krom mi bedaŭras malaperon de KLAKU?

KLAKU.net ne plu ekzistas

•merkredo, 11 Februaro 2009 • 3 komentoj

Antaŭ momento mi intencis afiŝi ĵus aldonitan blogenskribon ĉe paĝaro KLAKU.net. Tamen anstataŭe mi vidis komunikon, ke ĝuste hodiaŭ ĝi ĉesis funkcii:

Estimata, la projekto KLAKU.net finas hodiaŭ. Rimarkeblas ke ĝi jam ne utilas kaj pro tio la projekto perdas sian sencon.

Dum pli ol du jaroj ni multe ĝuis legante politikaĵojn, humoraĵojn, artikolojn pri arto, pri lingvoj, pri historio, pri esperantaj renkontiĝoj, ktp.. kaj ni ankaŭ amuziĝis konstruante per libera programaro internacian ilon por la esperanta blogaro. Laŭ ni, tiu ĉi projekto estis bona platformo por ke la blogistoj disvastigu facile iliajn artikolojn al aliaj blogistoj pere de la paĝaro kiel faras Digg.com, Meneame.net, Wykop.pl, ktp.

Ni bedaŭras ke aliaj ttt-ejoj ne helpis disvastigi la ilon, esperantista paĝaro, stabila, tre alloga kaj eĉ sen komerca propagando. Pro tio, do, ne multaj blogistoj uzis kaj konis la projekton. Ni daŭre ne komprenas kial la esperantistoj ne rimarkis la gravecon de KLAKU.net por la esperanta blogaro, sed ni ne povas fari plu, la komunumo agas libere.

Jen la lasta vido al la paĝaro.

Ĝis la revido!

Fina perdo de KLAKU.net
11an de februaro 2009.

Ehh… Bedaŭrinda afero, almenaŭ por mi kaj aliaj uzantoj. Kial ĝi ne plu funkcios? Tion mi ne vere komprenas. Ja estis uzantoj. Certe ne multegaj, kiel ĉe ĉiu Esperantista projekto, sed tamen estis. Nu, eble la projekto ankoraŭ reviviĝos. Ni vidos…

Rusoj pri la Ronda Tablo en Pollando

•merkredo, 11 Februaro 2009 • 2 komentoj

Interparoloj ĉe la Ronda Tablo en 1989-a jaro

Informo laŭ la Pola Presagentejo.

Kiel „preskaŭ idealnan modelon de teknologio por atingi nacian interkonsenton en kriza situacio” taksis merkrede ĵurnalo Vedomosti la polan Rondan Tablon* el la 1989-a jaro.

La moskva gazeto atentigas, ke „al ambaŭ flankoj de la diskuto pri estonteco de ilia komuna ŝtato sufiĉis prudento kaj politika kulturo, por komenci dialogon kaj doni al la okazaĵoj pacan karakteron”.

Laŭ Vedomosti, “tiu sperto povas utili por Rusio, se sociaj kaj politikaj tremoj, ligitaj kun distrofio de demokratio kaj profundigo de krizo, kondukos al kresko do socia streĉo”.

„De poloj eblas lerni toleremon. Tamen la leciono montras ankaŭ tion, ke por dialogo necesaj estas du respondecaj flankoj” – montras la ĵurnalo.

Laŭ Vedomosti, „Historio de la Ronda Tablo rolas tamen ne nur kiel leciono, sed ankaŭ kiel reala historia ekzemplo”.

“Verŝajne tiun vojon – de la politika dialogo de reala aŭtoritato kaj reala opozicio ĝis liberaj balotoj – pli aŭ malpli frue devos transiri ankaŭ Rusio. Se kompreneble eventualaj flankoj de la dialogo ne volos perdi ŝancon por evoluo” – atentigas la gazeto.

Vedomosti rimarkas ankaŭ, ke „simila sperto okazis ankaŭ en Sovetunio: de dialogo de komunistoj kun demokrataj fortoj ĝis elekto de delegitoj por la Kunveno de Popla Deputitoj marte de la 1989-a jaro, kiam komunismaj kandidatoj devis dividi aŭtoritaton kun opozicio”.

„Ĉu la historio ripetiĝos?” – demandas la ĵurnalo kaj aldonas: „Kaj ja kion fari, se por starigi demokration necesas dufoje puŝi butonon Enter?”

Mi tute ne mirus legante tion en iu pola ĵurnalo aŭ alia amaskomunikilo de plene demokratia ŝtato, sed legi tion de la rusa gazeto estis tre interese. Tamen eĉ pli interese estus ekscii vian opinion…

* La Pola Ronda Tablo – imterparoloj de la aŭtoritatoj de la Pola Popola Respubliko, opozicio kaj eklezio en la unua duono de la 1989-a jaro, de kiuj komenciĝis paca politika transformiĝo de Pollando

PostASe – aktualigo

•mardo, 10 Februaro 2009 • Komentoj malŝaltitaj ĉe PostASe – aktualigo

Do, dank’ al postASa enskribo mi kolektis sekvajn fotogaleriojn rilatajn al Ago-Semajno. Ĉiuj troviĝas en la socireta paĝaro vkontakte.ru.

FOTOGALERIOJ

Kompreneble mi daŭre antendas sekvajn fotogaleriojn, filmojn, blogenskribojn ktp. dediĉitajn al la lasta AS :)