Pri mi

Kuko

LukiZ…

..naskiĝis la 20-an de majo 1986 en Varsovio.

…loĝas tie ĝis nun kaj ne intencas tion ŝanĝi.

…tamen tre ŝatas voĵaĝi.

…dependiĝis de Esperanto en 2004.

…atingeblas per retpoŝto (lukiz ĉe vp punkto pl), skajpo, gadu-gadu, ICQ kaj MSN.

…aktivas ĉefe en Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Pola Esperanto-Junularo kaj Varsovia Vento.

…studas konstruarton ĉe Varsovia Vivscienca Universitato.

…laboras en Esperanta redakcio de Pola Radio.

…troveblas ĉe facebook, grono, Esperanto.com, В Контакте kaj ipernity (sed ne akceptas invitojn de tute ne konataj homoj, eĉ se ili estas Esperantistoj kaj volas amikiĝi kun ĉiuj en la mondo…).

…troveblas ankaŭ ĉe nasza-klasa, goldenline, orkut kaj hi5, sed ne plu uzas ilin (fakte neniam vere uzis).

…troveblus ĉe amikumu, se ĝi nur funkcius…

…plej ŝatas muzikon de Aerosmith, Alanis Morissette, Apocalyptica, Archive, Audioslave, Coldplay, Coma, Creed, Edyta Bartosiewicz, Evanescence, Guns n’ Roses, HEY, Homo Twist, Iron Maiden, Jacek Kaczmarski, Janis Joplin, Janka Djagileva, Jelonek, Jimmy Hendrix, John Lennon, Kult, Led Zeppelin, Maanam, Maciej Maleńczuk, Marek Grechuta, Marilyn Manson, Metallica, Myslovitz, Nightwish, Nirvana, Pink Floyd, Placebo, Rammstein, Republika, Skunk Anansie, Stanisław Grzesiuk, The Cranberries, The Doors, Żywiołak (laŭ alfabeta ordo).

Lasta ĝisdatigo: 03.02.2010


 
%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: