Longa semajnfino – brila ideo

Poloj estas tre inventemaj. Ĉiujare fine de aprilo (kaj precipe dum ĝia lasta tago) multaj poloj streĉiĝas plenumante impostdeklarojn kaj viciĝante en oficejoj por doni ilin. Jes, oni rajtas tion fari dum 4 monatoj tamen plej multaj lasas tion por la lasta tago. Eble ili ĝojas revidi tiun amason da homoj. Mirinde ĉi-jare tio iris sufiĉe glate. Mirinde, ĉar okazis striko de oficistoj. Ne laboris de 30 ĝis 75 procentoj de oficistoj depende de impostoficejo. Feliĉe tiun 3-tagan strikon ili anoncis pli frue, do eble ĝuste dank’ al tio, malkiel kutime, pli multaj poloj solvis la aferon kelkajn tagojn pli frue. Tiam ili povis jam senstreĉe pensi pri ege bela pola kutimo: maja longa semajnfino.

Maja longa semajnfino kreiĝis dank’ al grupiĝo de tri festoj. La unua de majo, samkiel en multaj aliaj landoj, estas Tago de Laboro. Ĝi estas libera, do multaj ĝuas Ĉefe nelaboradon tiutage.

Ĉi tie oni povas rimarki iom malaperantan kutimon de unua maja manifestacio. Ĉiam malpli da maldekstrulaj aktivuloj vens manifesti. Tamen aliflanke ĉi-jare okazis sufiĉe multe da malgrandaj manifestacioj, ĉar antaŭ nelonge maldekstrulaj partioj denove iom multiĝis per divido.

Alia kutimo ne malaperas. Vetero kiel ĉiam primokis ĉiujn, kiuj decidis pasigi longan semajnfinon en la naturo. 1-an de majo posttagmeze hajlis. Dum sekvaj tagoj iom pluvis. Do kiel kutime…

La 2-an de majo ni festas Tagon de Flago, kiu bedaŭrinde almenaŭ oficiale ne estas libera de laboro, sed inventemaj poloj kutimas preni liberan tagon por la 2-a de majo, ĉar…

La 3-an de majo ni solenas datrevenon de la unua en Eŭropo kaj dua en la mondo konstitucia traktato. Eble ne multaj eksterlande tion scias, sed la Tria Maja Konstitucio proklamita en la 1791-a jaro estis (post usono) la dua en la mondo. Tio kompreneble jam estas oficiale libera tago, do prenante nur unu liberan tagon en laborejo (la 2-an de majo) oni havas minimume 3 liberajn tagojn.

Ĉi-jare bedaŭrinde la 3-a de majo estis sabate, do aldoniĝis al tio nur dimanĉo kaj ni havis 4-tagan semajnfinon. Plej oportune estis pasintjare, kiam la 1-a de majo estis marde kaj la 3-a – ĵaŭde. Tiam, prenante 3 liberajn tagojn (lundon, merkedon kaj vendredeon) oni povas ĝui 9-tagan “longan semajnfinon”. Semajnfino pli longa ol tradicia septaga semajno – brile ĉu ne? ;) Tia bela okazaĵo ripetiĝos en la 2012-a jaro, do mia jam antaŭgojas tiom longan semajnfinon.

Sed, por ke mi ne devu tiom longege atendi ĝis tiu longega semajnfino, helpos al mi religia festo Corpus Cristi, kiu okazos ĵaŭde la 22-an de majo. Do prifajfante vendredan lecionon en universiatato mi havos 4 liberajn tagojn, kiujn mi pasigos boatumante en Litovio. Mi ŝategas longajn semajnfinojn :)

Kaj al vi, karaj legantoj, mi havas demandon. Ĉu en aliaj landoj ankaŭ ekzistas tia kutimo? Ĉu ĉiam kiam aperas okazo oni kreas “longajn semajnfinojn”?

~ de LukiZ pri dimanĉo, 4 Majo 2008.

4 komentoj to “Longa semajnfino – brila ideo”

  1. Jes ja en Brazilo la afero same kuras… Tie ĉi oni sendas la impostdekaracion perrete, sed je la lasta horo. Ni ankaŭ tre amas feriadon, sed la vetero ne estas tiel mokema. La suno kutime estas nia amiko. Rilate al la dato de la pola Konstitucio, dankon. Mi ne sciis pri tiu grava historia informo, kiam la inventemaj poloj ne prokrastis, sed malfruis gravegan daton.

  2. En Italujo tio ankaŭ kutimas: tiujn “longajn semajnfinojn” ni nomas kiel “pontoj”, ĉar tiuokaze oni igas labortagon “ponto” inter du festotagoj.
    Ĉe ni, la dudek kvina de aprilo estas Festo de la Liberigo (fare de la usonanoj, fine de la II MM); la unua de majo, kiel vi diris, estas Laborfesto; do, multaj homoj faras semajnlongan ponton inter la du festoj.

    Aldone, mi emas sciigi pri la japana kutimo, ĉar mia iama japanlingva instruistino parolis al ni (kursanoj) pri ferioj en ŝia lando, kaj mi taksis la totan aferon tre amuza.
    Ŝajne, laŭ la japana leĝo, ĉiu labortago situante inter festotagoj oficiale iĝas festotago ĝi mem. Ĉar ĉiujare okazas la Memortago de la Konstitucio je la tria de majo kaj la Tago de la Infanoj je la kvina, ankaŭ la kvaran de majon oni ĉiam taksas tutlanda festotago, kaj bankoj, lernejoj, entreprenoj ktp. estas fermataj.
    Ekde tiu ĉi jaro, oni decidis nomi la kvaran de majo kiel ‘Verda Tago’.
    Do, kiu diris, ke la japanoj laboremas? :-)

  3. Centjaroj, via rakonto pri japanaj festoj vere estas revelacia! :)

    En Rusio, kiam festotago estas, ekz., jxauxde, oni “transportas” labortagon al dimancxo. Do, dimancxo igxas vendredo por ripozi tri tagojn vice sen perdi unu labortagon. Multaj homoj plendas, ke tio ne tre normalas; sed necesas ankaux agnoski, ke transportitaj al dimancxo labortagoj malofte igxas vere laboraj: jes, multaj homoj venas al laborejoj, sed laboras duonstrecxe certe.

  4. Dankon pro reagoj! Aparte plaĉas al mi la japana maniero :)
    Kutimo rusia iom similas al la pola, ĉar ankaŭ ĉi tie oni “transportas” labortagojn. Tamen ne por dimanĉo (por ne mallongigi “longan semajnfinon”) sed por sabato de iu alia semajno. Sed ja tiam oni ankaŭ laboras/lernas iom sabatece ;)

Komentado estas fermita.