Poloj estas tre inventemaj. Ĉiujare fine de aprilo (kaj precipe dum ĝia lasta tago) multaj poloj streĉiĝas plenumante impostdeklarojn kaj viciĝante en oficejoj por doni ilin. Jes, oni rajtas tion fari dum 4 monatoj tamen plej multaj lasas tion por la lasta tago. Eble ili ĝojas revidi tiun amason da homoj. Mirinde ĉi-jare tio iris sufiĉe glate. Mirinde, ĉar okazis striko de oficistoj. Ne laboris de 30 ĝis 75 procentoj de oficistoj depende de impostoficejo. Feliĉe tiun 3-tagan strikon ili anoncis pli frue, do eble ĝuste dank’ al tio, malkiel kutime, pli multaj poloj solvis la aferon kelkajn tagojn pli frue. Tiam ili povis jam senstreĉe pensi pri ege bela pola kutimo: maja longa semajnfino.
Maja longa semajnfino kreiĝis dank’ al grupiĝo de tri festoj. La unua de majo, samkiel en multaj aliaj landoj, estas Tago de Laboro. Ĝi estas libera, do multaj ĝuas Ĉefe nelaboradon tiutage.
Ĉi tie oni povas rimarki iom malaperantan kutimon de unua maja manifestacio. Ĉiam malpli da maldekstrulaj aktivuloj vens manifesti. Tamen aliflanke ĉi-jare okazis sufiĉe multe da malgrandaj manifestacioj, ĉar antaŭ nelonge maldekstrulaj partioj denove iom multiĝis per divido.
Alia kutimo ne malaperas. Vetero kiel ĉiam primokis ĉiujn, kiuj decidis pasigi longan semajnfinon en la naturo. 1-an de majo posttagmeze hajlis. Dum sekvaj tagoj iom pluvis. Do kiel kutime…
La 2-an de majo ni festas Tagon de Flago, kiu bedaŭrinde almenaŭ oficiale ne estas libera de laboro, sed inventemaj poloj kutimas preni liberan tagon por la 2-a de majo, ĉar…
La 3-an de majo ni solenas datrevenon de la unua en Eŭropo kaj dua en la mondo konstitucia traktato. Eble ne multaj eksterlande tion scias, sed la Tria Maja Konstitucio proklamita en la 1791-a jaro estis (post usono) la dua en la mondo. Tio kompreneble jam estas oficiale libera tago, do prenante nur unu liberan tagon en laborejo (la 2-an de majo) oni havas minimume 3 liberajn tagojn.
Ĉi-jare bedaŭrinde la 3-a de majo estis sabate, do aldoniĝis al tio nur dimanĉo kaj ni havis 4-tagan semajnfinon. Plej oportune estis pasintjare, kiam la 1-a de majo estis marde kaj la 3-a - ĵaŭde. Tiam, prenante 3 liberajn tagojn (lundon, merkedon kaj vendredeon) oni povas ĝui 9-tagan “longan semajnfinon”. Semajnfino pli longa ol tradicia septaga semajno - brile ĉu ne? ;) Tia bela okazaĵo ripetiĝos en la 2012-a jaro, do mia jam antaŭgojas tiom longan semajnfinon.
Sed, por ke mi ne devu tiom longege atendi ĝis tiu longega semajnfino, helpos al mi religia festo Corpus Cristi, kiu okazos ĵaŭde la 22-an de majo. Do prifajfante vendredan lecionon en universiatato mi havos 4 liberajn tagojn, kiujn mi pasigos boatumante en Litovio. Mi ŝategas longajn semajnfinojn :)
Kaj al vi, karaj legantoj, mi havas demandon. Ĉu en aliaj landoj ankaŭ ekzistas tia kutimo? Ĉu ĉiam kiam aperas okazo oni kreas “longajn semajnfinojn”?
